china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bailu-urbeto
(GMT+08:00) 2009-05-04 15:07:42
Antaŭtagmeze de la 25-a de aprilo en urbo Pengzhou nordokcidente de la urbo Chengdu, ni unuafoje vidis la ruinajn domojn en la 5-12-tertremo. Nun tie jam konstruiĝis nombro da ekzemplaj domoj por enloĝigi senhejmajn plagitojn. Nia celo estas Bailu-urbeto situanta en valego je profundo de 1 400 metroj. La tertremo tie rabis la vivon de 63 homoj. La domoj plejparte disfalis. La indiĝenoj kutime vivtenas sin per plantado de grob-herboj, kia koptido, kiu iam donis rozan enspezon. 57-jara flegisto Zhu Muzhao parolis pri sia travivaĵo kontraŭ la tertremo. Li faris regadon super la epidemioj kaj la asepsadon en ĉiu familio ĉe ĉiu domo. Lia edzino, venkinte la timon, asistante flegis la vunditojn, pretigis manĝaĵojn kaj lavis la vestojn por najbaroj en sinsekvaj semajnoj. Ambaŭ estis okupitaj en la savado, kaj neniel povis kontakti la infanon lernantan en la urbo. Ilia filino Hu Mo estas flegistino, kiu sin okupis pri savado dum kelkaj semajnoj kaj ne povis zorgi sian filinon forte surprizitan de la tertremo.

La ĉina armeo eniris en Bailu-urbeton en la sekvanta tago de la tertremo. Ili alportis grandkvanton da akvo kaj biskvitoj. La nutraĵoj subtenis la plagitojn kelkajn tagojn. Ties hospitaleto, helpe de kuracistoj el la provincoj Fujian kaj Guizhou, save kuracis 300-400 homojn ĉiutage. Inter la helpantaj kuracistoj estis iu, kiu, hejmenreveninte post unumonata streĉa laborado, laca falis kaj neniam restariĝis. Zhu Muzhao diris, ke la katastrofo lasis al li riĉan memoron. La plej profunda memoro estas tio, ke la ligiĝoj intr familianoj fariĝis pli kompaktaj, pli akordaj kaj pli unuiĝaj.

La senkompata tertremo damaĝis ilian hejmlokon, sed rapide la hejmloko estos en rekonstruado subtenate de la registaro. La plej skua sceno estas detruita lernejo. Restas nur du kvaretaĝaj domoj sur la monteta deklivo. Unu el ili pro la forta skuo leviĝis je tri metroj alta ol la alia. La cementita placo grande fendiĝis, kun malsamnivelaj surfacoj ambaŭflanke. La sceno konsterne skuis nin ĉiujn, des pli la instruistoj kaj lernantoj ja spertintaj la tertremon! Feliĉe estis, ke la konstruo eltenis la fortan skuon. Tiutempe neniu mortis, kaj 20 tagojn poste la lerneja instruado renormaliĝis en tendaro. Laŭ konigo, la loka Ruĝa Kruco tuj faris psilokogian trejnon super medicinistoj, kiuj sekve helpis popolanojn en ilia mensa resaniĝo. Serio da laboroj rilataj al la fidorestarigo stabile forigis la timecon de la plagitoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040