china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bazo por nutri la pandon
(GMT+08:00) 2009-05-04 15:08:23
La 5-12-tertremo rabis la vivon de multaj homoj, samtempe forte batis la nutradon de pandoj–la ĉina ŝtata trezoro. La hejmoloko de la pando ja troviĝas en Sichuan-provinco, kaj ilia nutraĵo bambuo plejparte kreskas en la plagita tereno. Laŭ konigo de sinjoro Zhang Zhihe, estro de la Bazo en Chengdu pri Generigo Panda, ĝenate de la tertremo, la liverado de bambuo estis rompita je 20 tagoj. Des pli serioze detruita estis la natura parko sur Wolong-monto je 11 kilometroj distance de la subcentro. Kiam okazis la tertremo, paniko kirlis 83 pandojn de la bazo. Iuj surarbiĝis; aliaj elkuris. la Bazo en Chengdu pri Generigo Panda fondiĝis en 1987, kaj ĝis nun jam sukcese naskigis 132 pandidojn tie. Iuj pandoj estis donacitaj al aliaj landoj. La bazo estis kapitale subtenata de la registara asignado kaj la turisma vizitado. Fakte la pandoj allogis maron da turistoj ĉinaj kaj alilandaj. La tertremo grande ĝenis la turismadon. La vizitantoj je duono reduktiĝis ĝis la kuranta jaro. Hodiaŭ ni vidas turistojn veni unuj post aliaj. Ili spektis la manĝadon de la pandoj. Laǔ konigo, la bazo okupas areon de cent hektaroj, kaj dividiĝas en kelkajn apartajn terenojn, kie dense kreskas tropikaj plantoj. Nun oni planas translokigi la bazon al Dujiangyan proksima al Chengdu. Tie la "ŝtataj trezoroj" povos vivi en plivasta sovaĝa spaco.
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040