china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dujiangyan
(GMT+08:00) 2009-05-04 15:09:17
La urbo Dujiangyan situas nordokcidente je 60 kilometroj de la urbo Chengdu, kaj je 30 kilometroj distance de Yingxiu-urbeto, serioze detruita en la 5-12-tertremo. En la katastrofo, pli ol 3 mil urbanojn trafis morto. Promenante sur la stratoj, ni vidas la disfalintajn aŭ duondisfalintajn konstruaĵojn. Tamen la fama konstruo—la akvoutiliga projekto de Dujaingyan estis ne detruita. La fama digo "Fiŝ-buŝo" el cemento dividas Min-riveron en du partojn internan kaj eksteran. Pro la forta atako de la tertremo, aperis sur la digo evidenta fendo, tamen nun la digo jam estas riparita. La tiamaj pliserioze detruitaj Fulong-templo kaj Erwang-templo, kiuj funkciis en antikveco kiel kultejo por Li Bing kaj lia filo, projektintoj de la akvoutiliga projekto, estis reriparataj sub la gvidado de Qinghua-Universitato. Feliĉe estas, ke la statuo de majstro Li Bing en Fulong-templo estas perfekte konservata. Tio kuraĝigas la laboristojn okupitajn pri la reriparado. Fakte, tuj post la tago de la tertremo la estro de ŝtata administracio pri la historiaj objektoj persone inspektis ĉeloke la perdon kaj faris planon por la riparado. Loka oficisto sinjoro Zhang Zhongsheng rememoris, ke post la tertremo, la turistoj grande malmultiĝis. Tamen informiĝinte el Ŝanhajo kaj aliaj lokoj, ni scias, ke la turismado de Dujiangyan jam renormaliĝis je la antaŭa nivelo. Nun ĉiutage oni akceptas 500-600 vizitantojn. Mi parolis kun paro da maljunuloj de turisma grupo el Nankino. Ambaǔ estas allogitaj de la grandiozeco de la akvoutiliga projekto. Du studentoj el Taiwan donis la saman admiron. En alia turisma grupo mi renkontis israelanon. Li diris, ke li tre interesiĝas pri ties akvoutiliga projekto, ĉar Israelo estas lando manka je akvo. Li okupas sin pri desaligo de marakvo kaj la esplorado de la akvoutiliga programo. La vizitantoj de diversaj landoj donas atenton al la akvoutiliga projekto de Dujaingyan. Tio ja estas la forta subteno al la urbo materiale kaj spirite. Alia signifoplena afero estas, laǔ mi, ke oktobre pasintjare, roma orkestro faris apartan koncerton en Dujiangyan-urbo. La enkasigo de la koncerto estis tute donacita por la riparado de la akvoutiliga projekto kaj la posttertrema rekonstruado. Iu loka oficiro diris, ke antaŭnelonge, informiĝinte pri la tertremo okazinta en itala Abruco, lernantoj de Dujiangyan dankeme skribis leteron al infanoj de l`Aguila por ilin beni kaj kuraĝigi. Malgraŭ la distancego, la reciprokaj zorgoj kaj la amoj inter plagitaj popolamasoj bruligis flamon de espero.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040