china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Konstruejo de Xiang'e-lernejo
(GMT+08:00) 2009-05-04 15:10:11
Posttagmeze ni venis en konstruejon de elementa lernejo de la subgubernio Xiang'e dek kilometrojn de la urbocentro de Dujiangyan. Laŭ la vojo, ni vidas multajn modelajn domojn helpe konstruitajn de Ŝanhajo. Iuj domoj jam estis posedaĵoj de kamparanoj, kiuj perdis siajn domojn en la tertremo. La rekonstruado iras rapide. Xiang'e-subgubernio troviĝas en montaro, sur kiu kreskas arboj. Oni tie plantas la ĉinan aktinidion kaj kulturas rizon. Fakte, la plantita aktinidio estas la ĉefa vivrimedo de la kamparanoj. La elememtan lernejon kaj la mezan lernejon de la subgubernio vizitis infanoj de pli ol 10 apudaj vilaĝoj de la montaro. Konstruita en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la nataŭa lernejo ne eltenis sin en la tertremo, kaj enteriĝis pli ol 300 lernantoj sub ruinoj. Parolante pri tio, lokaj oficistoj ankoraŭ ne povas kaŝi la korvundiĝon. La nove konstruata lernejo entenos 540 lernantojn. La konstruo prenas la lignan strukturon liveritan de Kanado. La konstruado komenciĝis en aŭgusto pasintjare kaj kalkulate finiĝos en julio kurantjare. Ŝanhaja verd-tera kompanio sendis 150 laboristojn al la konstruejo. Ĉi-septembre oficiale funkcios la lernejo. Tiam lernantoj povos ĝui la pensionojn, komputilajn ĉambrojn, sportejon, bibliotekon kaj aliajn modernajn ekipaĵojn en la tute nova ekologia ĝardeno.
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040