china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Qipan-vilaĝo
(GMT+08:00) 2009-05-04 15:10:49
Qipan-vilaĝo situas en Xiang'e-subgubernio, estas nova demonstra punkto pri rekonstruado. Ĝi akceptis pli ol mil loĝantojn el kelkaj vilaĝoj tertreme detruitaj. Tie staras kvaretaĝaj kaj duetaĝaj dometoj en vicoj laŭ la stratoj. Kamparanoj havigis al si la domojn kun la posedeco interŝanĝita per sia plagita tero. Dum printempa festo, ili pendigis la ruĝajn lanternojn ĉe la hejmpordoj por ĝojigi la feston. Sinjorino Li Tianping, vilaĝestro, konigis, ke kamparanoj tre kontentas pri la aranĝo. Ili, enloĝinte en novajn domojn, okazigis bankedon por danki la lokajn gvidantojn, konstruan kompanion kaj volontulojn, kiuj donis helpon al ili. En la vilaĝo mortis ĉirkaŭ 30 homoj en la tertremo. Tiu nombro estas relative malmulta ol en aliaj lokoj, pro tio, ke kiam okazis la tertremo, plejpartaj kamparanoj laboris super la arboj de aktinidio sur la monto. Supozeble la komercaj plantoj savis ilian vivon. Post la tertremo, ili vivis en tendaro ĝis decembro. La rapida rekonstruado ne ĝenas la inĝenieraĵan kvaliton. Loka registaro faris tre bonan superrigardon. Ja la pragmatismo kaj la kuraĝo de ĉinoj sukcesigis la transformiĝon de katastrofo al ŝanco. Oni kreis la ridetantan kaj akordan vilaĝeton, kiu sin malfermos al turistoj. La turismado donos rozan enkasigon al indiĝenaj kamparanoj dank' al tradicia plantado de aktinidio kaj teo.
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040