china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina provinco Sichuan diversrimede fortigas investan fidon de eksterkapitalaj entreprenoj
(GMT+08:00) 2009-05-05 17:05:56

Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, la giganta sismo, okazinta en ĉina sudokcidenta provinco Sichuan en la 12-a de majo, 2008, kaŭzis vundiĝon kaj morton de granda nombro da homoj kaj grandan perdiĝon de posedaĵoj. Ĉu la sismo influas eksterkapitalan investon en Sichuan kaj kaŭzas grandsuman retiriĝon de ekstera kapitalo? Vizitinte eksterkapitalajn entreprenojn en Sichuan okaze de jara datreveno de la sismo, raportisto de Ĉina Radio Internacia trovis, ke de la lasta jaro, diversnivelaj registaroj de Sichuan aktive alprenas rimedojn, helpas eksterkapitalajn entreprenojn sin eligi el influo de la sismo, kaj restarigas investan fidon de tiuj entreprenoj. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

Alt- kaj nov-teknika ekspluata distrikto en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, estas unu el ŝtataj ekspluataj distriktoj plej frue establitaj. Tie amasiĝas pli ol 400 famaj translandaj kompanioj kaj Ericsson estas unu el ili. Antaŭ 5 jaroj, Ericsson tie fondis esploran centron. Kong Xiandong, ĝenerala direktoro de Ericsson en Chengdu, diris, ke tiutempe la kompanio decidis fari investon en Chengdu post plurflanka konsiderado. Li diris:

"La esplora centro fondiĝis en la jaro 2004. Ni elektis la lokon pro jenaj konsideroj: unue, la loka registaro donas grandan subtenon; due, ni povas varbi altkvalitajn laborantojn, ĉar ĉi tie sin trovas altnivelaj universitatoj; trie, kompare kun Ŝanhajo, Pekino kaj aliaj ĉinaj urboj, investado en Chengdu relative malmulte kostas."

Samkiel Ericsson, multaj aliaj eksterkapitalaj entreprenoj faris investon en Chengdu. Laŭ ilia opinio, kvankam okazis grandega sismo, tamen ne ŝanĝiĝis favoraj faktoroj en Chengdu kaj tieaj bazaj instalaĵoj eltenis la provon en la sismo. Richard Tsao, ĝenerala direktoro de fama ludsoftvara esploristo UBISOFT, diris:

"Ni tiutempe elektis Chengdu ankaŭ pro ĝiaj bonkvalitaj bazaj instalaĵoj kaj tiuj instalaĵoj eltenis la provon de la grandega sismo okazinta en pasintjara majo. Kiam okazis la sismo, elektroprovizado kaj interreto estis ne influataj. Tio montras, ke investado en Chengdu estas ĝusta, ĉar ĉi tie sin trovas bonkvalitaj bazaj instalaĵoj kaj la loko estas ege sekura."

Dum intervjuo, raportisto de Ĉina Radio Internacia trovis ankaŭ, ke pro penado de diversnivelaj registaroj de Sichuan, eksterkapitalaj entreprenoj ne nur restas plu en Sichuan, sed ankaŭ aldonas investon. Tuj post la sismo, lokaj registaroj alprenis diversajn rimedojn kaj laŭeble reduktis malfavoran influon de la sismo al eksterkapitalaj entreprenoj.

Rimarkindas, ke post la sismo, Komerca Oficejo de Sichuan tuj komencis kontraŭsisman laboron de eksterkapitalaj entreprenoj kaj kuraĝigis eksterkapitalajn entreprenojn fari investon en aŭtaj elementoj, cemento kaj similaj, kiuj estos bezonataj en postsisma rekonstruado. Shi Zhenghua, oficisto de Komerca Oficejo de Sichuan, diris al raportisto, ke iuj eksterkapitalaj entreprenoj grandigis investan sumon post la sismo kaj bone tendencas eksterkapitala investo precipe en la unua trimestro de 2009.

Laŭ statistiko, ĝis la fino de marto, 2009, la nombro de eksterkapitalaj entreprenoj en sisme plagitaj lokoj de Sichuan atingis 4 323, pliiĝante je 173 ol tiu antaŭ la granda sismo, kaj eksterkapitala sumo en Sichuan superis 43 miliardojn da usonaj dolaroj.

Huang Jun, vicestro de Industria kaj Komerca Administracio de Sichuan, konigis, ke pro la granda sismo kaj internacia financa krizo, relative malrapide kreskas la nombro de nove registritaj eksterkapitalaj entreprenoj en Sichuan en la lasta jaro, tamen ne reduktiĝas investa entuziasmo de eksterkapitalaj entreprenoj.

"Post la sismo, ankoraŭ kreskas plu la totala nombro de eksterkapitalaj entreprenoj. Dum la periodo de majo, 2008, ĝis marto de 2009, en Chengdu multiĝis 166 nove registritaj eksterkapitalaj entreprenoj. Tio montras, ke ne reduktiĝas investa entuziasmo de eksterkapitalaj entreprenoj en sisme plagitaj lokoj."

Fakte granda postsisma rekonstruado en Sichuan alportas bonŝancon al eksterkapitalaj entreprenoj. Frank Li, ĝenerala vicdirektoro de Ericsson en okcidenta Ĉinio, konigis, ke Ericsson normaligas telekomunikan reton de sisme plagitaj lokoj kune kun China Mobile kaj China Unicom, kaj profito de Ericsson multe kreskas. Li estas plena de fido pri futura disvolvo de la entrepreno. Li diris:

"Post la sismo, ni vidas bonŝancon grandigi proporciojn en la ĉina merkato. Klientoj precipe en kampoj bezonantaj fidindan telekomunikan reton eble antaŭ ĉio pensas pri produktaĵoj de Ericsson. Kompare kun 2007, profito de Ericsson multiĝis je 40% en 2008 en Ĉinio. Bezona kresko de postsisma rekonstruado estas unu el gravaj kialoj."

Karaj aŭskultantoj, ni finu la raporton titolitan "Ĉina provinco Sichuan diversrimede fortigas investan fidon de eksterkapitalaj entreprenoj". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040