china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksterkapitala investo en plagitaj lokoj de Sichuan estas senĉesa
(GMT+08:00) 2009-05-05 17:44:59

La granda tertremo en Wenchuan, gubernio de Sichuan-provinco, okazinta en la 12-a de majo de la pasinta jaro, kaŭzis grandnombrajn morton kaj vundiĝon de homoj kaj perdon de propraĵoj en partaj regionoj de Sichuan-provinco. Okaze de la unujariĝo de la tertremo, niaj raportistoj venis al iuj plagitaj lokoj de Sichuan por koni eksterkapitalan staton en Sichuan-provinco post la tertremo. Raportistoj rimarkis, ke kvankam Sichuan-provinco suferis atakon de tertremo kaj financa krizo, tamen pro serio da rimedoj de lokaj registaroj pri sorbo de ekstera kapitalo kaj granda komerca ŝanco dum rekonstruado, fido kaj emocio de fremdlandaj komercistoj por partopreni en rekonstruado post tertremo kaj fari investon en Sichuan estas altaj. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Ĉar la tertremo okazis en ekonomiaj zonoj de urboj Chengdu, Deyang kaj Mianyang, kies ekonomio estis plej evoluinta kaj utiligis plej multajn eksterkapitalajn en Sichuan-provinco. Do la tertremo donis grandan influon al sorbo kaj utiligo de eksterkapitalo. Plimultigi fidon de fremdlandaj komercistoj estas unu el la plej gravaj taskoj dum la rekonstruado post tertremo. Ja pro tio, post la tertremo, koncernaj departementoj de Sichuan-provinco tuj alprenis serion da rimedoj por akceli fremdlandan investadon. Vicestro de Investa Promorcia Buroo s-ro Yi Jun konigis,

(sono 1)

"Unuflanke, ni faris rektan kaj profesian investakcelan laboron ĉefe al grandaj kompanioj kaj grupoj de diversaj landoj. Ekzemple, ni elektis ŝlosilajn industriojn kaj gravajn entreprenojn, sekve ni laŭplane intertraktis kun ili pri investado kaj kunlaborado en Sichuan. Due, ni aktive atingis kunlaborajn sistemojn kun provincoj kaj urboj de aliaj landoj."

La aktivaj rimedoj de lokaj registaroj de Sichuan por sorbi eksterkapitalon kaj la grandskala rekonstrua skalo en Sichuan je 16 mil miliardoj da juanoj de renminbi vidigis al multaj entreprenoj eksterlandaj grandan komercan ŝancon. La svislanda kompanio Ericsson estas unu el ili. Kvankam la kompanio suferis grandan perdon en la tertremo, tamen vicdirektoro de la kompanio en ĉina okcidenta regiono s-ro Li Yongqiang esprimis, ke dum la procezo de kontraŭtertrema kaj savada aktivadoj kaj la rekonstruado post tertremo, telekomunika tekniko de Ericsson superis defion. Do tio plimultigis fidon de la entrepreno por fari investon en Ĉinio.

(sono 2)

"Post la tertremo, ni vidis grandan ŝancon en ĉina merkato. Speciale en iuj kampoj, kiuj bezonas fidindajn telekomunikajn interretojn, post la tertremo, oni eble unue konsideras pri komercaĵoj de Ericsson. Kompare kun la atingo de la kompanio en 2007, en la pasinta jaro, akiro de Ericsson plimultiĝis 40%."

Laŭ statistiko, antaŭ la tertremo en la 6 severaj urboj de Sichuan-provinco troviĝis 4149 fremdkapitalaj entreprenoj. Tamen post la tertremo ĝis la fino de marto, en la samaj urboj, forte plagitaj, la eksterkapitalaj entreprenoj plimultiĝis al 4323.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040