china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Popolaj fortoj en postkatastrofa rekonstruado
(GMT+08:00) 2009-05-07 16:46:44

Pasis unu jaro, post kiam okazis la granda tertremo en Wenchuan la 12-an de majo de la pasinta jaro. Ĉinaj popolaj filantropaj organizoj kaj societoj neniam malstreĉas atenton al la rekonstruadaj laboroj postkatastrofaj. Ili kolektis amasegon da popolaj materialoj por la rekonstruado de lernejoj, loĝdomoj, hospitaloj kaj bonfaraj fondaĵoj, kaj krom tio, ili faris klopodadon ankaŭ en psikologia helpado al plagitaj popolanoj kaj resanigo de handikapuloj. Iliaj bonfaroj ludas gravan rolon en la postkatastrofa rekonstruado.

Ĉe la tertremo la lerno-etaĝdomo de la supera sekcio el la mezlernejo Xiaoquan en la urbo Deyang de la provinco Sichuan tute disfalis, ankaŭ plejparto de la malsupera sekcio serioze detruiĝis, pli ol 2 000 lernantoj de la mezlernejo ĉeestas lecionojn nur en moveblaj tabulĉambroj. Post startigo de rekonstruado de la lernejo, Taiwan-a Filantropa Fonduso donacis la tutan sumon por la rekonstruado. Zhou Zhile, estro de la Eduka Buroo de la distrikto Jingyang de la urbo Deyang, diris, ke la nova lernejo rekonstruita enhavos 30 klasojn. Januare de la venonta jaro la lernantoj povos sidi en la novaj, vastaj, brilaj kaj sekurecaj klasĉambroj.

"La konstruaĵoj, kiujn ni nun vidas, estas lerno-etaĝdomoj la 1-a kaj la 2-a, administra oficejo, kombinita etaĝdomo por instruado kaj eksperimentado, dormoĉambroj de lernantoj kaj manĝejo. La totala investo nombras pli ol 25,1 milionojn da juanoj, kiujn ĉiujn donacis Taiwan-a Filantropa Fonduso."

Ekzistas ankoraŭ pli multaj lernejoj, hospitaloj kaj aliaj publikaj instalaĵoj, samaj kiel la mezlernejo Xiaoquan, kiujn rekonstruas ankaŭ neregistaraj organizoj. La donitaĵo publikigita de la Ĉina Filantropa Asocio en la 6-a de majo montras, ke ĝis nun la asocio ricevis donacitajn monon kaj materialojn valorajn al 1,1 miliardoj da juanoj, el kiuj 80% uziĝas en rekonstruado, ĉefe, de loĝdomoj, lernejoj, hospitaloj, maljunulejoj kaj orfaj ĝardenoj.

Zhang Xinguo, vicsekretario de la Ĉina Filantropa Asocio, diris, ke ĉiuj lernejoj monhelpitaj de la asocio jam ekkonstruiĝis, kaj laŭplane la konstruado finiĝos septembre de la kuranta jaro. Li diris, ke la Ĉina Filantropa Asocio donos longdaŭran atenton pri la rekonstruaj laboroj en la plagitaj regionoj.

"Ekzemple rekonstruado de lernejo kaj loĝdomoj, refunkciigo de bazaj instalaĵoj, ĉio ĉi bezonas grandegan investon. Kaj estonta kuracado de kripluloj, psikologia resanigo de plagitaj popolanoj, ĉi tiuj problemoj devas esti solvitaj de ni."

Multaj ĉinaj popolaj organizoj ageme partoprenas en la helpa laborado de post la katastrofo. De kolektado de kapitalo ĝis psikologia konsultado, de transportado de materialoj ĝis rekonstruado, iliaj bonfaroj iagrade kontentigas multnivelajn postulojn de plagitaj popolanoj. Specife ili havigas familiecan amon al la homoj, kiuj perdis siajn familianojn kaj parencojn, liveras helpadon kaj servadon al soluloj kaj handikapuloj, disponigas apartan flegadon al vunditoj, malsanuloj kaj beboj, donas al plagitaj popolanoj kaj savantoj psikologian intervenon kaj animan orientiĝon, ĉio ĉi enkorpigas avantaĝojn de la popolaj organizoj malsamaj ol la registaraj departementoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040