china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Al nova vivo kaj bela estonteco! —— Pentrado pri sichuan-aj popolanoj en sisme trafitaj lokoj
(GMT+08:00) 2009-05-12 16:08:10

Ĉiu-tage posttagmeze, avo Dong Zhenji, kiu vivas en vilaĝo Qipan de urbeto Xiang'e de Dujiangyan, urbo de Sichuan-provinco, kutime promenas ĉirkaŭ la vilaĝo kunportante sian turdo. Vidante la novkonstruitajn domojn de la vilaĝo post la tertremo, avo Dong estas plena de ĝojo. Antaŭ unu jaro en la tertremo, okazinta en la 12-a de majo, kabano de avo Dong estis tute detruita, tamen feliĉe liaj familianoj ne estis vunditaj. Ne nur kabano de avo Dong, sed domoj de la vilaĝo estis tute rompitaj en la tertremo. Post la katastrofo, loka registaro aranĝis la familion de avo Dong loĝi en transira tabula ĉambro. Nur post duonjaro, la tuta familio translokiĝis al novkonstruita domego. Avo Dong, kiu antaŭe neniam vivis en domego, sed en kabano, emociite konigis al nia raportisto, ke domoj estis ĝenerale planitaj, konstruitaj kaj disdonitaj de la registaro. Laŭ la disdona rimedo de 35 kvadrataj metroj por unu homo, lia 9-homa familio gajnis du apartamentojn, kiuj respektive havas kvar ĉambrojn kaj unu halon. Li diris,

"Nun mi sentas feliĉe, ĉar mi neniam imagis, ke mi vivos en tia bona domo. Ili estas multe pli bonaj ol mia antaŭa kabano."

La plej ĝojiga afero de avo Dong estas tio, ke loĝi en nova domo, lia familio nenion pagis. La loka registaro solvis la kapitalan problemon de rekonstruado per ŝtata monhelpo, kontribuo de diversaj rondoj kaj aliaj kapitalaj rimedoj, kaj komencigas novan vivon por vilaĝanoj.

Antaŭ kelkaj monatoj, avo Zhao Rude, kiu loĝas en urbeto Luoshui de urbo Shifang, translokiĝis en novan hejmon. Tamen malsame ol la avo Dong, lia nova hejmo estas grandarea kabano. En novkonstruita loĝkvartalo, ĉiu familio havas grandarean kabanon kun korto. Zhao Rude konigis al nia raportisto, ke kvankam de tempo al tempo okazos postskuo en la jaro, tamen loĝante en la nova domo, li sentas sin ege trankvila.

"La nuna loĝdomo estis desegnita laŭ kontraŭtertrema kriterio kaj estis konstruita laŭ la desegna bildo. Mia antaŭa loĝodomo estis konstruita de mi mem, do, ĝi ne estis firma kaj estis detruita en la tertremo. Nun mia tuta familio vivas komforte en la nova loĝejo."

Zhao Rude konigis, ke la novaj domoj estis konstruitaj de la loka registaro kaj vendis al viktimaj vilaĝanoj laŭ produktokosto. Lia nuna loĝejo kostas pli ol 60 mil juanoj kaj tio estas akceptebla por la familio. Kuniĝante sian ŝparaĵon, iom da kredito el Banko laŭ favora interezo kaj monhelpo de ŝtato, li aĉetis la novan loĝejon.

Dum la intervjuado, nia raportisto trovis, ke en unu jaro post la tertremo, sekvante plirapidan rekonstruadon, pli kaj pli multaj homoj forlasis la transirajn tabulajn loĝdomojn kaj translokiĝis al eterna loĝejo. Laŭ statistiko de Konstrua Buroo de Sichuan-provinco, nuntempe 98% eternaj loĝdomoj de kamparanoj estas konstruataj, kaj la konstruado plenumiĝos en la jarfino de la kuranta jaro. Krome, duono de rompitaj loĝdomoj en urboj kaj urbetoj finis la firmigan laboron. 40% de eternaj loĝdomoj de urboj kaj urbetoj jam estas konstruataj kaj tio plenumos en la venonta jaro.

La rekonstruado post tertremo ne nur donas al viktimaj homoj loĝejojn, sed ankaŭ liveras grandnombron da laborŝancoj al lokanoj. Konstrua laboristo Fang Xu estas unu el ili. Post la tertremo, helpate de la registaro li trovis firman laboron kaj lia salajro plialtiĝas.

"Post la tertremo, mia salajro estas plialta. Nuntempe mia salajro estas pli ol 2 000 juanoj de renminbi, antaŭe nur estis pli ol 1 000. Fakte ne nur mia salajro plialtiĝas, sed ankaŭ la averaĝa salajro tie ĉi plimultiĝas, la registaro donis al ni grandan helpon."

Fang Xu konigis al raportisto, ke escepte de plimultiĝo de salajro, la registaro ankaŭ kolektis alilokajn entreprenojn al la plagitaj lokoj por varbi laboristojn. Se vi volas, vi havas laboron. Fang Xu diris, ke lia bebo naskiĝis en la tertremo kaj ĝis nun la bebo aĝas preskaŭ unu jaron. Li ĉiu-tage penege laboras kaj volas enspezi plimultan monon por doni plibonajn vivon kaj edukon al la bebo.

Same kiel Fang Xu, la rekonstruado post tertremo donas ŝancon al s-ino Li Tianyu. Ŝia vendejo, kiu vendas ĉiu-tagajn vivbezonaĵojn kaj konstruajn meterialojn, akiras bonan komercadon. Ŝia edzo Zhu Muzhao estas imuniga kuracisto de loka higiena institucio. Post la tertremo, kune klopodi kun lokaj higienaj departementoj kaj alilokaj higienaj kaj prisanaj institucioj, en lia urbeto ne aperis epidemio post la tertremo. Nuntempe la vivo de homoj en trafitaj lokoj tute resaniĝis same kiel la vivo antaŭ la tertremo.

La tertremo grande influis homojn en trafitaj lokoj, ne nur korpe, sed ankaŭ kore. Kompare kun plenkreskuroj, koro de infanoj estas pli malforta kaj ili plimalfacile eliras el la ombro de la tertremo. Por helpi ilin kiel eble plej frue eliri el la ombro kaj resaniĝi psike, ĉiuj rekonstruaj lernejoj de la plagitaj lokoj havas psikologian konsulton. Krome, diversrondaj helpo kaj amo varmigas vundiĝajn korojn de la infanoj. La plej ĝojiga afero por la infanoj estas ripozkuracado en eksteraj landoj. En la komenco de la kuranta jaro, la 14-jaraĝa Deng Li kune kun 100 mezlernejaj lernantoj de Sichuan laŭinvite veturis al Filipinoj por fari ripozkuracadon. Tiam ŝi unuafoje vidis oceanon, tio ege ekscitis ŝin. La unusemajna turismo donis al Deng Li multajn belajn memoraĵojn. Ŝi diris,

"La plej profunda impreso dum la vojaĝo estas ridetaj vizaĝoj de filipinaj homoj. La ridetaj vizaĝoj de lokanoj estas ĉie videblaj. Kiam mi vidis, ke ili ridetas, do mi ridetas. Iufoje, la veturada vojo estas tre longa, mia vizaĝo eĉ doloras pro ĉiama rideto. Mi ege sopiras amikojn tie. En Filipinoj, mi instruis al la lokanoj dancon de nia Qiang-nacieco, ili instruid al mi la lokajn dancojn. Mi ege ŝatas kantojn tie, tre belajn, tamen bedaŭrinde mi ne scipovas kanti."

En la mezlernejo de Deng Li, sume 15 lernantoj veturis al Filipinoj. Instruisto de Deng Li, s-ino Gui Zhengyun konigis al raportisto, ke post la ripozkuracado, la psika ŝanĝiĝo de la 15 lernantoj estas granda.

"Post reveno, la psika stato de la 15 lernantoj estas ege bona. Ili spertis multe en ekstera mondo kaj post reveno ili decidis pli pene studi kaj plialtigi sian lernadan atingon. Ili volas redoni al la socio per sia penega lernado."

Gui Zhengyun diris, ke post la tertremo, instruistojn de la lernejo ege ĉagrenas psika stato de lernantoj. Tamen nuntempe, rigardante la gajajn geknabojn, instruistoj estas trankvilaj.

Laŭ konigo, kelkaj grupoj de lernantoj same kiel Deng Li jam estis invititaj al eksteraj landoj por fari ripozkuracadon. Ili respektive venis al Rusio, Bulgario, Hungario kaj aliaj landoj. En la estonteco, plimultaj lernantoj de la plagitaj lokoj spertos la ripozkuracadon eksterlande.

Kvankam la tertremo detruis hejmlokojn kaj rabis iliajn familianojn de popolo de Sichuan, tamen ĝi tute ne nuligis ilian esperon al bela kaj nova estonteco. Ĉia katastrofo forpasas kaj forpasos, brila estonteco venas!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040