china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Shenyang-a Olimpika Centro
(GMT+08:00) 2008-03-12 10:07:35

Kiel kunorganizanto de 2008-a-Jara Pekina Olimpiko, ĉina nordorienta urbo Shenyang okazigos parton de futbalaj konkursoj de la olimpiko en nove finkonstruita Shenyang-a Olimpika Centro. Nun ni kondukos vin al la moderna centro.

La centro estis ekkonstruita en marto de 2006 kaj finkonstruita en ĉijara julio. S-ro Lu Bo, ĝenerala direktoro de la centro, diris al raportisto, ke la olimpika centro estis konstruita laŭ desegna projekto liverita de japana konstruada desegna agentejo. La ekstera aspekto de la centro estas simila al Sidneja Operejo. Parolante pri konstruado de la centro, li konigis:

(sono 1-a parolo de s-ro Lu)

"Konstruado de la centro gajnis atenton kaj subtenon de vasta nombro da futbalaj adorantoj. Ankaŭ Pekina Olimpika Organiza Komitato liveris grandan nombron da valoraj informoj. La centro estis fundamente finkonstruita en 15 monatoj pro subteno kaj helpo de diversaj flankoj."

La olimpika centro konsistas el ĉefstadiono kaj 3 flankaj stadionoj. Ĝi povas enteni 60 000 homojn. Ekstere, la ĉefstadiono ŝajnas kristala krono en la mano de la Sukcesa Diino, kaj 2 flankaj stadionoj en la oriento kaj en la okcidento ŝajnas flugiloj de la diino. Tial, urbanoj de Shenyang alinomis la centron "Kristala Krono".

Estas bone sciate, ke Sciencteknika Olimpiko, Humanisma Olimpiko kaj Verda Olimpiko estas 3 konceptoj de la Pekina Olimpiko. En desegnado kaj konstruado, Shenyang-a Olimpika Centro sufiĉe enkorpigas la 3 konceptojn.

Desegninto de la centro laŭeble liveris oportunecon por spektantaro. La centro trarompis 3-etaĝan modelon kaj aplikis 2-etaĝan strukturon. Cetere, distanco inter spektejo kaj kurvojo estas malgrandigita. Tio egalas alproksimigi distancon inter spektantaro kaj sportistaro. La olimpika centro ankaŭ konsideris bezonon de handikapuloj kaj speciale desegnis pasejon por handikapulaj sportistoj en la norda pordo. Ankaŭ en 4 direktoj de spektejo troviĝas sidlokoj por handikapuloj.

La areo de verdejo de la olimpika centro atingis 67 000 kvadratajn metrojn kun verda proporcio de 49%. Tio okupas antaŭecon en ĉinaj stadionoj.

La olimpika centro havas multajn trarompojn. Ekzemple ĝi desegnis entute 30 pasejojn kaj 24 ŝtuparojn ekster stadionoj. Post provo, oni nur bezonas 7'55" por evakui 60 000 homojn. Ĝi estas komparebla kun la monde plej bonaj stadionoj.

La olimpika centro estas ne nur simpla stadiono. Ĝi amasigas atenton kaj partoprenon de shenyang-anoj al la Pekina Olimpiko. Por sporto de Shenyang, tiu loko estos nova ekirpunkto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040