china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hongkong aktive preparas por olimpika rajdarta konkurso
(GMT+08:00) 2008-03-12 10:16:03

Rajd-arta konkurso de pekina olimpiko en la jaro 2008 estos okazigata en Hongkong, fora de Pekino je 3 000 km. Hongkong ĉiam aktiva preparas por la konkurso. Nun bonvole legu pli da detala raporto.

"Kvankam Hongkong estas malgranda urbo, tamen ni elvolvos grandegan forton."

Tio estas promeso farita de volontulo de rajd-arta konkurso al la tutmondaj amikoj. Por fini la promeson, Hongkong faras mirigan klopodon.

Hongkong-a Atleta Klubo kun longa historio respondecas pri kontrola konstruado de loko por la rajd-arta konkurso. S-ro Kim K.W.Mak, ĉefkontrolisto pri afera disvolvo de la klubo, konfesis, ke antaŭ 2 jaroj, li estis ekscitita kaj streĉita. Olimpika eksperimenta konkurso okazos en aŭgusto, li estis fiera:

"Ni baldaŭ okazigos eksperimentan konkurson kaj nia lokalo estis konstruita fundamente laŭ la antaŭa plano. La lokalo inkluzive de pli ol 200 staloj kun klimatiziloj estos finkonstruita. Oni faras internan instaladon de kliniko por ĉevaloj kaj aliaj dekkelkaj trejnejoj estas pretaj. Tial, ni havas fidon pri sukcesa okazigo de la konkurso."

Laŭ la opinio de s-ro Lam Woon Kwong, ĉefa plenuma oficisto en Ĉevalaj Eventoj de Ludoj de la 2008-a-Jara Olimpika Kompanio Limigita, rajd-arta konkurso estas la plej komplika el la 28 programoj en olimpikoj.

Li esprimis, ke la konkurso koncernas ne nur homojn, sed ankaŭ ĉevalojn. Tio estas tikla se organiza laboro koncernas bestojn. Post kiam la kompanio nur kun pli ol 80 homoj estis fondita, ili laboras super 12 horoj ĉiutage kaj ofte laboras 6 tagojn en ĉiu semajno. Ĉefa respondeculo flugas inter Pekino kaj Hongkong. Organizoj bezonantaj interkonsiliĝon estas Internacia Olimpika Komitato, Internacia Federacio por Ĉevalaj Sportoj, Pekina Olimpika Organiza Komitato, la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Olimpika Komitato de Ĉina Hongkong kaj loĝkvartalo. S-ro Lin, kiu havis riĉian sperton pri grandaj aktivadoj, veis, ke li neniam pensis, ke la laboro estas tiel plena de "defieco". Tamen vidante, ke ĉio estas sur la orbito, sento de atingo estas ununura.

Ĉe la 10-a datreveno de la reveno de Hongkong al la patrujo, Hongkong estas preta por olimpika rajd-arta konkurso. Ankaŭ la hongkong-a publiko sincere invitas tutmndajn amikojn al Hongkongo en la somero de 2008, ke ili spertu ĉarmon de la olimpiko kaj la ĉina kulturo. Zeng Congji estas volontulo de la konkurso. Reprezentante gekolegojn, li sendis "invitilojn" al tutmondaj amikoj, kiuj same amas la olimpikon:

"Saluton, karaj amikoj. Mi estas volontulo de Ĉevalaj Eventoj de la Ludoj de la 2008-a-Jara Olimpika Kompanio Limigita. Mi sincere invitas vin spekti rajd-artan konkurson, senti entuziasmon de hongkong-anoj kaj atingi koncepton "Unu Mondo, Unu Revo". Dankon!"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040