china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Deng Yaping enoficiĝos kiel vicdirektoro de Olimpika Vilaĝo
(GMT+08:00) 2008-03-13 20:26:20

Pro profundiĝo de la preparo, la Pekina Olimpika Organiza Komitato fondos fakon respondan pri administro de diversaj preparoj de la Olimpika Vilaĝo. Sinjorino Deng Yaping, mondfama eksa tablotenisisto, enoficiĝos kiel vicdirektoro de tiu ĉi fako. 

Laŭ koncerna respondeculo, pro proksimiĝo de la olimpikoj de 2008, diversaj laboroj pri administro de la Olimpika Vilaĝo pliiĝas, la Organiza Komitato decidis fondi specialan fakon, respondan pri administro de la Olimpika Vilaĝo. Estante sportisto, Deng Yaping partoprenis multajn konkursojn en diversaj landoj, kaj akiris brilan sukceson. Post la eksiĝo, ŝi studis sinsekve en la ĉina universitato Qinghua kaj la brita universitato Nottingham, kaj respektive ricevis bakalaŭrecon pri la angla lingvo kaj magistrecon pri esploro de moderna Ĉinio. Nun ŝi studas ekonomikon por doktoreco en la brita universitato Kembriĝo. Konsiderinte ŝiajn klerecon kaj kapablon, la Organiza Komitato decidis nomumi ŝin vicdirektoro de la fako.

Deng Yaping naskiĝis en la ĉina provinco Henan, 1973. En la aĝo de 5 jaroj ŝi eklernis de la patro tablotenisludon. Ŝi servis por la ĉina nacia teamo ekde 1987. Post la eksiĝo en 1997 ŝi sinsekve studis en la ĉina universitato Qinghua kaj la brita universitato Nottingham. Decembre de 2001 ŝi estis nomumita kiel membro de la Komitato de Sportistoj sub la Internacia Olimpika Komitato. Januare de 2002 ŝi estis elektita kiel membro de la Komisiono pri Sporto kaj Medio sub IOK. Februare de 2003 ŝi enoficiĝis kiel respondeculo de la sekcio pri enlandaj sponsoroj sub la Pekina Olimpika Organiza Komitato. Estante sportisto, Deng Yaping gajnis ĉampionecon en du olimpikoj; kiel membro de la Komitato de Sportistoj sub IOK, ŝi spertis 3 olimpikojn; kaj en la pekina peticiado por olimpikoj ŝi kune kun kolegoj travivis malfacilon kaj sukceson. Ĝuste tiuj ĉi spertoj helpas al ŝi plene elvolvi sian talenton sur la nuna posteno.

Akceptante intervjuon, ŝi diris, "En mia imgo, la Pekinaj Olimpikoj de 2008 estos solena festo. Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la nuna Ĉinio estas vere fascina, tamen li preferas vidi, ke post du jaroj Pekino sorĉu la tutan mondon per sia ĉarmo." Rememorante la sperton en la Sidnejaj Olimpikoj de 2000, ŝi diris, "Mi partoprenis transdonadon de la olimpika torĉo. Tre multaj loĝantoj portis el sia hejmo tablojn kaj seĝojn al strato por festenado. Oni kune drinkis kaj celebris kvazaŭ en solena familia renkontiĝo. Knabo, staranta apud mi, kun soifa rigardo, demandis min, ĉu li povus tuŝi la torĉon tenatan de mi, senhezite mi konsentis pri tiu peto. Poste kun granda kontento liaj familianoj ĝoje fotiĝis kun la torĉo. Kiel plezurige! Tiu ĉi sceno profunde emociis min. Mi estas certa, ke tia spektaklo okazos ankaŭ en Pekino."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040