china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Monda Junula Remada Ĉampionado en Pekino
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:35:35

Vespere de la 11-a de aŭgusto en Pekino finiĝis la Monda Junula Remada Ĉampionado. La ĉina teamo gajnis 6 orajn medalojn, dum teamoj el landoj potencaj en tiu ĉi sporto montris firman forton, kvankam ili ne gajnis multajn medalojn.

La ĉina teamo partoprenis matĉojn de 12 konkursobjektoj kaj atingis 10 finalojn de la grupo A. Posttagmeze de la 11-a, ĉinaj sportistoj gajnis finalojn de la virina kvaropa remado, virina solremado, virina duopa remado, virina julado, vira duopa remado kaj vira kvaropa julado. Antaŭe Ĉinio tre malofte sendis teamon al Monda Junula Ĉampionado, sed ĉi-foje la ĉina teamo plene sin provis en matĉoj kun potencaj teamoj.

La ĉina teamo, kiu fondiĝis je 10 tagoj antaŭ la ĉampionado, superis la germanan laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj. La lasta gajnis nur 3 orajn medalojn, tamen tio ne signifas, ke la ĉina teamo amplekse superis la germanan laŭ la kapablo, ĉar tiu ĉi sporto ne estas populara en Ĉinio. La ĉina teamo sukcesis pro tio, ke diversaj provincoj kaj municipoj senprecedence atentas trejnadon de junulaj teamoj por partopreni la 6-an Sportkunvenon de Ĉinaj Urboj, kiun partoprenos nur junulaj teamoj.

Kontraste kun profesia trejnado de la ĉina teamo, alilandaj junuloj praktikas tiun ĉi sporton tute pro sia intereso, kvankam nur tre malmultaj el ili fariĝos profesiaj sportistoj. En la ĉampionado, la germana teamo per la gajno de 3 oraj, 6 arĝentaj kaj 1 kupra medaloj okupis la 1-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj, dum la itala, brita, rumania kaj bulgara respektive gajnis 1 oran medalon. Tiuj ĉi landoj estas potencaj en remado.

Ĉiujare aperas multaj novicoj en la junula ĉampionado, kaj pro tio rezulto de la ĉampionado estas tre malfacile supozebla, ĉar multaj junuloj, kiuj ankoraŭ ne atingis la kulminon forte aŭ teknike, ne kapablas bone regi sian animstaton. Pro tiuj ĉi faktoroj gravas ne la rezulto, sed tio, ke junuloj ĝuas plezuron kaj malĝojon el tiu ĉi sporto, kaj plene sin provas fizike kaj spirite en remado. Spite al la rezulto junuloj memoros spertojn en la pekina olimpika konkursejo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040