china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Duobla ĉampiono de Granda Finalo de ITTF
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:37:01

La 16-an de decembro en Pekino finiĝis Granda Finalo de Internacia Tablotenisa Federacio. En la finalo de la virina duopa ludo Li Xiaoxia kaj Guo Yue venkis la korearespublikan duon Kim Kyung-ah kaj Park Mi-young. Poste en la solluda finalo Li Xiaoxia venkis sian kolegon Guo Yue per 4 kontraŭ 2.

Neatendite Li Xiaoxia gajnis du ĉampionecojn en la Granda Finalo de ITTF. Konkurado inter ĉinaj tablotenisistinoj por la olimpika kvalifiko estas tre intensa, tamen 19-jara Li Xiaoxia evidentigis sian superecon. Laŭ nuna tendenco ŝi probable akiros kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj anstataŭ veteranoj Wang Nan aŭ Zhang Yining.

Maje en la solluda finalo de la Monda Ĉampionado Li Xiaoxia ludis kontraŭ sia kolego Guo Yue kaj havis bonan komencon, tamen poste la lasta renversis la matĉon, kaj pro tio Li Xiaoxia perdis la ŝancon kroniĝi. Tiam oni opiniis, ke Guo Yue fariĝos la unua ludistino de la ĉina nova generacio, kaj Li Xiaoxia restos en la akompano.

Spektinte finalon de la Monda Ĉampionado, Cai Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Sporta Administracio, publike komentis: "Li Xiaoxia estas talenta ludistino kun perfekta lerteco kaj evidenta karaktero. Ni celas baki ŝin tre eminenta same kiel nia ludisto Wang Liqin." Li Sun, trejnisto de la ĉina teamo, opiniis, ke Li Xiaoxia tre diligente sin ekzercas kaj posedas bonan bazteknikon, tamen ŝi ne estas ŝanĝema praktike, tial ŝi devas perfektigi la lertecon, precipe cerbumi matĉante.

Li Xiaoxia naskiĝis en la urbo Anshan. Ŝi iam lernis kun Guo Yue en sama elementa lernejo, prestiĝa pro trejnado de tablotenisaj lernantoj. En la jaro 1999 Li Xiaoxia eklernis ĉe Qiao Yunping, gajninto de la virina duopluda ĉampioneco en Atlantaj Olimpikoj. 8 jaroj pasis, nun ŝi jam enviciĝis inter la 5 plej elstaraj ludistinoj de la mondo.

En la jaro 2002 19-jara ŝi gajnis ĉampionecojn de la sola ludo kaj duopa ludo en la tutlanda ĉampionado. Poste ŝi komencis partopreni internaciajn konkursojn kaj gajnis 4-foje subĉampionecon de la duopa ludo. En la jaro 2005 17-jara ŝi gajnis la solludan ĉampionecon en la Ĉina Konkurso, tio estas la unua solluda ĉampioneco en ŝia profesia vivo.

La jaro 2006 por ŝi estas rikolta. Ŝi kaj kolegoj gajnis por la ĉina teamo la kolektivan ĉampionecon en la Manda Konkurso en Bremeno kaj tiun en la Azia Sportkunveno, kaj ŝi mem la duopludan ĉampionecon. Ĉi-jare ĉinaj ludistinoj intense konkuras inter si por la olimpika kvalifiko. Komence de 2007 ŝi gajnis la solludan kaj duopludan (kun Wang Nan) ĉampionecojn en la Katara Konkurso kaj la duopludan ĉampionecon (kun Zhang Yining ) en la Kuvajta Konkurso.

Gajno de la du ĉampionecoj en la Granda Finalo jam atestis, ke Li Xiaoxia havas la kapablon konkuri en la olimpika konkurso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040