china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Akva Kubo premieris per naĝkonkurso
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:37:14

La 2-an de februaro en Pekino finiĝis ĉina malferma naĝkonkurso Bonŝanca Pekino. Ĝi estas la unua konkurso en la nacia naĝcentro Akva Kubo, nove konstruita por la Pekinaj Olimpikoj. Post provo en 6 tagoj la naĝkonkursejo akiris bonan takson el diversrondaj specialistoj pro sia perfekteco.

La konkurso estas okazigita kiel provo de la nove konstruita Akva Kubo, tamen al ĝi ĉeestis pli ol 200 sportistoj el 29 landoj kaj regionoj por akomodiĝi al la nova konkursejo, en kiu ĝi okazos naĝkonkurso de la Pekinaj Olimpikoj.

La nacia naĝcentro Akva Kubo estas konstruita en membrana struksturo per la investo de 200 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi ne nur havas luksan aspekton, sed ankaŭ posedas unuaklasajn instalaĵojn, kaj pro tio ĝi gajnis laŭdon el sportistoj kaj raportistoj ĉeestantaj al la konkurso. Germana sportisto Bitta Steffen diris, ke la baseno estas tre bona, la vego estas larĝa kaj iom tro profunda, tamen ŝi opiniis, ke tio por ŝi ne estas problemo. Papuo-novgvinea sportisto Ryan Pini diris, ke Akva Kubo estas tre granda, tamen en ĝi estas multaj vojmontriloj, kaj pro tio oni povas facile trovi celatajn lokojn. David Nill, raportisto el la usona Nacia Brodkasta Kompanio, diris: "Naĝado estas unu el plej ŝatataj olimpikaj sportoj, precipe por usonanoj. Mi jam 8-foje raportis olimpikojn, kaj Akva Kubo estas tre pompa kaj plej perfekta naĝkonkursejo, kiun mi vidis. Mi estas konvinkita, ke televida bildo sendota en tiu ĉi konkursejo certe ekscitos televidantojn de la tuta mondo."

Por kontentigi nordamerikajn televidantojn, matĉoj de la olimpika naĝkonkurso okazos vespere kaj finaloj matene laŭ la pekina tempo. Laŭ sporta fiziologio, tiu ĉi plano neeviteble ĝenos sportistojn, kiuj kutimiĝas al finaloj en vespero. Organizanto de la ĉina malferma naĝkonkurso adoptis sistemon de la olimpika naĝkonkurso por ke sportistoj pli frue akomodiĝu al la nova sistemo.

Gernama sportisto Paul Biederman gajnis ĉampionecon de la vira 200-metra liberstila naĝado per la rezulto je 6 sekundoj malpli rapida ol la monda rekordo. Post la finalo li diris: "Nun estas la 3-a horo frumatene laŭ la germana tempo, la matĉaranĝo estas diferenca de aliaj antaŭe, kaj pro tio mi estas tre kontenta pri la rezulto. Mi estas certa, ke mi akomodiĝos al olimpikaj matĉoj, okazontaj matene."

Bitta Steffen, posedanto de la monda rekordo de virina 100-metra liberstila naĝado, estis la plej atentata en la ĉina malferma naĝkonkurso. Ŝi facile ĉampioniĝis en la konkurso, tamen la rezulto estas je 2 sekundoj malpli ol la monda rekordo. Ŝi diris, ke ŝi preferas matĉon en vespero, tamen ŝi klopodos akomodiĝi al la difinita sistemo. Sinjoro Zhang Yadong, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, diris, ke la matĉoaranĝo relative favoras eŭropajn kaj amerikajn sportistojn, tial ĉinaj sportistoj devas rapide akomodiĝi al matenaj matĉoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040