china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unua trompe akirita ĉampioneco en historio de modernaj olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:51:50

En diversaj profesioj estas homoj, kiuj gajnis famon per trompaĵo, kaj tia ekzemplo aperis ankaŭ en la historio de modernaj olimpikoj. La unua trompo en la hostorio de modenraj olimpikoj okazis en la 3-a modernaj olimpikoj, kiuj okazis en Sankta-Luizo, Usono. Iu usona sportisto estis opiniata ludi trompon en maratono.

Tiam tiu ĉi usona sportisto okupis superecon en la antaŭaj dekkelkaj kilometroj de la maratono, tamen pro plenforta penado li suferis kramfon de suroj, kaj pro tio li ascendis sur la aŭton por vunditoj de la maratono. Post la veturo en pli ol 20 kilometroj la kramfo iomete mildiĝis, kaj kiam la aŭto estis proksima je 5 aŭ 6 kilometroj al la konkursejo tiu ĉi sportisto tute revigliĝis. Pro tio, ke la aŭto veturis tre malrapide, ĉar ĝi survoje akceptis multajn sportistojn, kiuj forlasis la konkurson pro diversaj kaŭzoj, la usona sportisto saltis de sur la aŭto, kaj rapide kuris al la konkursejo por repreni siajn vestaĵojn. Antaŭ tio li kuris nur dekkelkajn kilometrojn, tial li estis energiplena, kaj tuj superis ĉiujn sportistojn. Spektantoj ĉe la du flankoj de la vojo multe miris kaj laŭte aplaŭdis pro la rapida kuro de tiu ĉi usona sportisto, opiniante ke li estu la vera ĉampiono. Tiam li ekhavis la ideon, ke li defraŭdos la ĉampionecon, se li tiel persistos.

Li atingis la konkursejon kiel sukcesinto. Kiam usonaj spektantoj vidis, ke tiu ĉi samlandano spurtis, kaj facile atingis la finlokon, ili multe fieris pro tiu ĉi usona heroo. Poste li recevis oran medalon, donitan de filino de la tiama usona prezidento.

Tuj post tio iuj rimarkis, ke tiu ĉi usona sportisto aŭte veturis pli ol 20 kilometrojn dum la maratono, kaj oni denuncis lin pri trompo. La organiza komitato de la olimpikoj fine prenis de li la oran medalon kaj punis lin. Poste oni donis la oran medalon al alia usona sportisto, kiu atingis la finlokon la dua.

Sed estas surprize, ke post kelkaj jaroj oni trovis, ke ankaŭ la alternita laŭreato faris fraŭdon en la maratono. Kiam li trakuris duonon de la maratono, lia energio jam elĉerpiĝis. Vidinte tion, lia trejnisto donis al li alkoholaĵon, en kiu estis kunmiksita stimulaĵo. Helpe de la stimulaĵo li atingis la finlokon. Pro tio oni opiniis, ke ankaŭ li ne estas la vera ĉampiono.

Tiam la uzo de stimulaĵo ne estis malpermesata de la Internacia Olimpika Komitato, kaj oni ekpraktikis kontrolon kontraŭ stimulaĵo en la jaro 1960.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040