china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Publikiĝis emblemo de Londonaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:51:50

La 4-an de junio en Londono, Organiza Komitato de la Londonaj Olimpikoj de 2012 publikigis emblemon de la olimpikoj kaj paralimpikoj. La emblemo baziĝis sur la cifero 2012 kaj konsistas el la olimpikaj ringoj kaj la angla vorto London. Tiu ĉi dezajno evidente esprimas la londonan voĉon "Londonaj Olimpikoj estu ludoj por ĉiuj, 2012 estu la jaro por ĉiuj." Sebastian Coe, prezidanto de la Organiza Komitato, prezidis ceremonion por publikigo de la emblemo.

Emblemo de la olimpikoj kaj paralimpikoj estas dezajnita en kvar specojn, la rozan, oranĝan, bluan kaj verdan, kiuj taŭgas por malsamaj scenoj. La Organiza Komitato diris, ke la emblemo simbolas la olimpikan spiriton, kiu estas vigloplena kaj kapablas infekti popolojn de la mondo.

Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, donis altan takson al la emblemo. Li diris: "Tio estas vere kreiva simbolo, kies grafiko kaptis esencon de la Londonaj Olimpikoj, nome inspiri junulojn de la tuta mondo per sporto kaj la olimpika valoro. En pasintaj pli ol 100 jaroj ĉiu el la olimpikoj okazintaj en diversaj landoj alportis al si saporon kaj nuancon. Mi kredas, ke la Organiza Komitato lanĉis tiun ĉi emblemon kun la celo montri viglecon, modernecon kaj inkluzivecon de la Londonaj Olimpikoj."

Estas la unua fojo, ke olimpikoj kaj paralimpikoj okazontaj en la sama jaro kune ĝuas la saman emblemon. Philip Craven, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, diris: "Tiu ĉi emblemo estas vigleca, ekscita, kaj ankaŭ simbolanta olimpikojn kaj paralimpikojn. Estas la unua fojo, ke ili kompakte interligiĝis."

Ken Livingstone, urbestro de Londono, diris: "La emblemo indikas, ke Londono estas internacia municipo. En la jaro 2012 Londono liveros al ĉiuj perfektan kaj zorgplenan servon por ke ĉiuj junuloj ricevu hejman impreson."

Interpretante ideon de la emblemo, Sebastian Coe diris, ke la emblemo, vigloplena kaj elasteca, fariĝos bildeca vidindaĵo de Londono. Li diris: "Londonaj Olimpikoj estu ludoj por ĉiuj, 2012 estu la jaro por ĉiuj, tio estas esenco de la emblemo, kiu interpretas konstruatajn konkursejojn kaj la olimpikojn, kaj atentigas nin plenumi nian promeson, inspiri ĉiujn en la mondo per la olimpika spirito, kaj inviti ĉiujn al la olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040