china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aborto de Berlinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:58:45

La 5-aj olimpikoj okazis en Stokholmo, 1912. Malgraŭ iuj problemoj en la komenca periodo, la influo de olimpikoj evidentiĝis, kaj pro tio 6 urboj aliĝis al la konkuro por la rajto okazigi la 6-ajn olimpikojn en 1916. Kvazaŭ ĉio iris en bona direkto, Pierre de Coubertin kaj liaj kolegoj montris optimismon kaj atendon al la olimpika perspektivo, tamen senpredecenca milito preskaŭ detruis la revon de ĉiuj.

Laŭ plano la 6-aj olimpikoj devis okazi en 1916, tiam la 6 urboj, Berlino, Amsterdamo, Budapesto, Liono, Havano kaj Klevlando prezentis grandan intereson pri la olimpikoj. En la 15-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato oni fine elektis Berlinon la gastiganto de la 6-aj olimpikoj. Kiam tiu ĉi novaĵo atingis Berlinon, diversaj rondoj de la urbo forte eĥis. La urbo komencis sin prepari por la olimpikoj. Oni konstruis stadionojn, ellaboris konkursjn planojn kaj trejnis eminentajn sportistojn. Ĉio ĉi estis supozita de Pierre de Coubertin. Li eĉ esperis, ke germanoj rezignu la militarisman planon pro okazigo de la olimpikoj kun paca nuanco.

Sed Pierre de Coubertin trotaksis la olimpikan rolon. Pro la murda evento junie de 1914 en Sarajevo, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario okazigis la 1-an Mondmiliton. La eksplodo kaj disvastiĝo de la milito detruis la belan deziron de Pierre de Coubertin. Poste li kaj liaj kolegoj devigite faris la decidon nuligi la 6-ajn olimpikojn. Sed laŭ la tradicio de helenaj olimpikoj, la ordaj numeroj estas ankoraŭ regule kalkulitaj, se eĉ iuj olimpikoj ne okazis, tial oni kalkulis la Berlinajn Olimpikojn la 6-aj en la historio de modernaj olimpikoj, kvankam ĝi ne okazis. Estas menciinde, ke en la helena periodo milito inter urbo-ŝtatoj ofte ĉesis pro okazigo de olimpikoj, nome la sankta armistico, sed modernaj olimpikoj ĉesis pro la mondmilito, tio vere estis forta bato al modernaj olimpikoj en la komenca periodo.

La 1-a Mondmilito, kiu daŭris en 4 jaroj, portis al la homaro vundon kaj sangverŝon, kaj pro tio la homaro deziris la pacon pli intense ol iam ajn antaŭe. Olimpikoj ne dekadencis pro la interrompiĝo, sed revigliĝis post la 1-a mondmilito. Dank' al la klopodo de Pierre de Coubertin kaj liaj kolegoj olimpikoj rapide iris en la novan periodon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040