china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Maturiĝo de olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:58:58

Pro la 2-a Mondmilito la Internacia Olimpika Komitato nuligis la 12-ajn kaj 13-ajn olimpikojn, kiuj laŭ plano devis okazi respektive en Tokio kaj Londono. La milita ombro regis en la tuta mondo kaj siagrade malhelpis disvolvon de olimpikoj, tamen dum la periodo inter la 2-a Mondmilito olimpikoj senprecedence disvolviĝis kaj metis al si tre firman bazon.

Komence de la modernaj olimpikoj oni laŭplaĉe starigis konkursobjektojn kaj kutime la organiza komitato de gastiganto de olimpikoj decidis pri tio, tiu ĉi fenomeno ne utilis al disvolviĝo de olimpikoj. En la jaro 1930, interkonsultiĝinte kun internaciaj federacioj de individuaj sportoj, la Internacia Olimpika Komitato konfirmis oficialajn konkursobjektojn por olimpikoj. Atletiko, naĝado, gimnastiko, boksado, skermado, luktado, pafado kaj remado estis difinataj kiel regulaj objektoj. Samtempe la komitato decidis ankaŭ, ke futbalo, gazonteniso, manpilko kaj basketbalo estu rezervaj objektoj, elekteblaj por la organiza komitato. Tiu ĉi decido normigis starigon de konkursobjektoj kaj akcelis disvolvon de olimpikoj.

Ankaŭ olimpikaj instalaĵoj senĉese perfektiĝis. En la atletika konkurso de la Antverpenaj Olimpikoj, 1920, oni ekuzis la 400-metran norman kurejon. En la Parizaj Olimpikoj, 1924, oni liveris 50-metran norman naĝejon. Tiuj ĉi normoj estas uzataj eĉ nun. En la Berlinaj Olimpikoj, 1936, konkursejaj instalaĵoj jam tute normiĝis kaj moderniĝis: granda stadiono entenis 110 mil spektantojn kaj naĝhalo 18 mil spektantojn. En la Los-anĝelesaj Olimpikoj, 1932, oni unuafoje aranĝis la premipodion de tri starlokoj kun malsamaj altecoj respektive por tri laŭreatoj kaj liveris al partoprenantoj manĝadon kaj loĝadon en olimpika vilaĝo.

En tiu ĉi periodo maturiĝis ankaŭ la olimpika ideologio. En la jaro 1920 naskiĝis la fama olimpika devizo "pli rapide, pli alte, pli forte", kiun prezentis, Henri Didon, amiko de Baron Pierre de Coubertin, estro de iu abatejo en Parizo. Foje en sportkunveno de abatejaj lernantoj li diris, ke nun vi havas la sloganon "pli rapide, pli alte, pli forte". En la Antverpenaj Olimpikoj Baron Pierre de Coubertin citis tiun ĉi sloganon kaj poste ĝi fariĝis la olimpika devizo, plene spegulanta olimpikan ideon.

Post la evoluo en tiu ĉi periodo olimpikaj konkursobjektoj normiĝis, konkursejaj instalaĵoj perfektiĝis kaj olimpika ideo kompletiĝis, kaj pro tio post la 2-a Mondmilito olimpikoj rapide revigliĝis.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040