china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unua telesendo en olimpika historio
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:59:06

En la jaro 1960 oni telesendis al la tuta mondo la Romajn Olimpikojn, tio faris monumenton en la olimpika historio. Poste televido penetriĝis en olimpikojn kaj forte akcelis la olimpikan disvastigon.

Antaŭ okazigo de la olimpikoj la roma olimpika organiza komitato faris intertraktadon kun la usona Kolumbia Brodkasta Kompanio pri telesendo de la olimpikoj. Telesendo de olimpikoj unuafoje aperis en la Berlinaj Olimpikoj, 1936, tamen la telesendo kovris ne la tutan mondon, sed nur iujn regionojn.

En la jaro 1956 telesendo de la Melburnaj Olimpikoj atingis pli grandan sferon. Tiam la Brita Brodkasta Kompanio faris televidajn dokumentojn pri matĉoj de la olimpikoj kaj elsendis ilin en eŭropaj landoj. Sed esence tio ne apartenis al la tutmonda telesendo, ĉar tiuj ĉi televidaj dokumentoj estis plenumitaj en 3 aŭ 4 tagoj antaŭ la elsendo, tial laŭ la ĝustatempeco ili ne povis superi raportojn de ĵurnaloj kaj radiostacioj.

Sed en la jaro 1960 televida tekniko multe progresis. Satelitoj ebligis la tutgloban telesendon kaj diversaj televidaj retoj jam fariĝis ĉefaj mediatoj de la socio. Komence de la jaro 1960 la usona Kolumbia Brodkasta Kompanio aĉetis la rajton por telesendo de la 8-aj vintraj olimpikoj kontraŭ 50 mil usonaj dolaroj, kaj poste ĝi sendis delegitojn al Italio por intertrakti pri telesendo de la Romaj Olimpikoj. Sed de la komenco italoj montris sufiĉan sagacon. Ili postulis grandan sumon, tial la Kolumbia Brodkasta Kompanio ne povis akiri plu la telesendan rajton kontraŭ 50 mil dolaroj same kiel antaŭe. Post marĉandado la du flankoj fine atingis unuecon. La brodkasta kompanio akaparis telesendan rajton de la Romaj Olimpikoj kontraŭ 394 mil dolaroj.

Pro la telesendo en diversaj partoj de la mondo oni televidis gravajn matĉojn kaj eventojn de la olimpikoj. Tio estas la unua tutgloba telesendo en la olimpika historio. Televida enmiksiĝo forte akcelis olimpikojn kaj vastigis ties influon, tial oni povas diri, ke telesendo faris monumenton en la olimpika historio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040