china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpikoj trans du kontinentoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:59:17

La 16-aj Someraj Olimpikoj okazis de la 22-a de novembro ĝis la 8-a de decembro de 1956 en Melburno, la dua granda urbo en Aŭstralio kaj internacia komerca havenurbo. Laŭ aŭstralia leĝo, brutoj enirintaj en Aŭstralion devas esti kvarantenigataj dum 6 monatoj, tial la Internacia Olimpika Komitato decidis okazigi rajdartan konkurson de la olimpikoj en la sveda urbo Stokholmo por eviti la maloportunecon, kaj pro tio la 16-aj Someraj Olimpikoj estas la ununuraj olimpikoj okazintaj en du kontinentoj. Laŭ originala plano, la 16-aj Someraj Olimpikoj devas esti okazigitaj februare, tamen ĝi fine inaŭguriĝis novembre kaj fariĝis la plej proksima al la jarfino en la olimpika historio.

La 16-aj Someraj Olimpikoj okazis en la fama Melburna Kriketejo. Fajreto, akirita en Grekio por la olimpika fajro, transportiĝis al Melburno unuafoje per aviadilo, post la veturo de pli ol 20 mil kilometroj. Fama aŭstralia atleto Ron Clarke ekbruligis la olimpikan fajron. En la olimpikoj okazis konkursoj de naĝado, halterlevado, biciklado, pafado, basketbalo, futbalo, hokeo, gimnastiko, skermado kaj aliaj entute 17 sportospecoj. En naĝkonkurso papilinaĝo unuafoje apartiĝis el brustonaĝo.

Al la atletika konkurso ĉeestis 883 sportistoj el 61 landoj kaj regionoj. Ili kreis 28 olimpikajn rekordojn, el kiuj 5 atingis la mondajn rekordojn. Fama usona atleto Bob Marrow, nomata la Blanka Jesse Owens, estis la plej elstara stelo. En malpli ol 10 tagoj li gajnis 3 orajn medalojn per tre bonaj rezultoj. En la finalo de la 100-metra kurado li gajnis la unuan ormedalon. Pro kontraŭa vento li finis la kuradon per 10,5 sekundoj, tamen la antaŭfinala matĉo li ripetis la olimpikan rekordon per la rezulto de 10,3 sekundoj. Tri tagojn poste en la 200-metra finalo li refoje ĉampioniĝis kaj ripetis la olimpikan rekordon. Poste en la 4×400-metra stafetkuro li kaj liaj kolegoj kreis la mondan rekordon per la rezulto de 39,5 sekundoj, kaj pro tio li gajnis por si la trian ormedalon.

Alia stelo en la 16-aj Someraj Olimpikoj estas aŭstralia naĝistino Dawn Fraser. Ŝi atingis ĉampionecon de la virina 100-metra liberstila naĝado. En 1960 kaj 1964 ŝi dufoje gajnis la olimpikan ormedalon de tiu ĉi sporto. Ŝi estas la ununura sportistino, kiu sinsekve trifoje gajnis la olimpikan ormedalon de la sama sporto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040