china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rozo kaj amĵuro (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 20:26:16
Lin Dan kaj Xie Xingfang estas famaj volanistoj kaj belaj geamantoj, adorataj de ĉinaj junuloj. En la pasintaj jaroj ili plurfoje ĉampioniĝis en diversaj konkursoj kaj gajnis grandan honoron por la patrujo.

En la vivo neniam mankas romantikaj elementoj, ekzemple lunlumo, stelo, rozo, pluvero…, se oni serĉas. Vespere de la 11-a de marto en Birmingamo, Anglio, Lin Dan kaj Xie Xingfang, bela paro de la ĉina volana teamo, per rozo kaj kiso, celebris sian triumfon en la Angla Malferma Volankonkurso. La sceno okazis subite. Post kiam Xie Xingfang gajnis ĉampionecon de la virina solludo, Lin Dan, kiu plifrue sukcesis en la finalo de la vira solludo, ascedis la podion de laŭreatoj por akcepti la oran medalon. Poste li donacis rozbukedon al Xie Xingfang, kaj kisis ŝin. En tiu ĉi momento ŝi estis feliĉa, miloj da spektantoj atestis la romantikan amesprimon.

Fakte tiu ĉi sceno estas atendita, ĉar ilia kolombumo jam estas konata antaŭ tio. Vizaĝante al amaskomunikiloj aŭ fanoj ili neniam malkonfesis la reciprokan amon. Xie Xingfang diris, ke ŝi amas lin pro lia karaktero, dum Lin Dan konfesis, ke ŝi maturigis lin.

Estas populara kanto, "Tio estas mia amĵuro, mi diros ĝin al la tuta mondo". Lin Dan per varma kiso esprimis la amon al Xie Xingfang antaŭ milionoj da televidantoj. Iuj retumantoj opiniis, ke lia amesprimo estas publika prezentado. Sed verdire, por pli-ol-20-jara junulo, dronanta en feliĉa amo, restas neniu alia maniero, kiu povas elverŝi feliĉon kaj amon, ol la varma kiso.

Birmingamo, la angla industria centro, estas nomata Lulilo de la Industria Revolucio. En tiu ĉi momento estis neniu bruo de maŝinoj, sed restis nur korbato de la geamantoj.

Pri kio temas sporto? Ĉu ora medalo? Ĉu batalo en paca tempo? Fakte ĝi estas ankaŭ vivmaniero. Estas la filmo "Wimbledon", produktita en Britio. Tiu ĉi filmo per romantika amhistorio priskribis la tradician teniskonkurson de la granda ŝlemo. Estas konate, ke la moderna sporto absolute ne estas tiel distra kiel filmo, ĝenerale diversaj konkursoj estas tre kruelaj, eĉ sangaj kaj malpuraj. Ĝuste pro tio, hazarda tenero facile kortuŝas multajn spektantojn.

Krom Lin Dan kaj Xie Xingfang, en la ĉina sportista rondo estas aliaj paroj, ekzemple Yang Wei kaj Yang Yun, Yao Ming kaj Ye Li. Ili per sia maniero brakumas la vivon kun rozo kaj kiso, malsame ol iliaj antaŭuloj, kiuj profunde kaŝis la animon.

Lin Dan Kaj Xie Xingfang jam gajnis 10 ĉampionecojn en diversaj konkursoj. Ili havas grandan aspiron, kune ascendi la podion de laŭreatoj en la Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040