china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Yi Jianlian—dua Yao Ming? (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:49

La 26-an de junio en la Madison-Placa Parko de Nov-Jorko okazos ĉi-jara elektado de novicoj de NBA. Greg Oden el Universitato de Ohio kaj Kevin Durant el Universitato de Teksaso estos plej eble elektataj kiel la unua aŭ dua, dum Yi Jianlian el Ĉinio espereble okupos la trian lokon.

Yi Jianlin, 20-jara, altas 2,12 metrojn kaj pezas 110 kilogramojn. En la pasintaj 3 jaroj li servis por la ĉina basketbala teamo Sudĉinia Tigro de Guangdong, kaj helpis al la teamo gajni ĉampionecon de la ligkonkurso de Ĉina Basketbala Asocio en 3 sinsekvaj sezonoj. Sed ĉi-jare la teamo perdis la finalon kun la teamo Bayi. En ĉiu matĉo Yi Jianlian mezkvante gajnis 24,9 poentojn, kaptis 11,5 rebatajn pilkojn kaj faris 1,8 blokadon.

La 19-an de junio Yi Jianlian akceptis esploron de la usona teamo Golden State Warriors. Antaŭ tio oni raportis, ke por sukcese dungi tiun ĉi ĉinan ludiston, la teamo Golden State Warriors negoce akiris la rajton elekti unu el novicoj okupantaj la antaŭajn 10 lokojn. Laŭ la ĵurnalo San-Fransiska Kroniko, en la 19-a de junio vicdirektoro Mullin kaj trejnisto Donald Arvid Nelson de la teamo Golden State Warriors veturis al Los-Anĝeleso kaj faris esploron al Yi Jianlian. Mullin vizitis Ĉinion por fari esploron al Yi Jianlian en la finalo de la ligkonkurso de ĈBA, dum Donald Arvid Nelson renkontiĝis kun Yi Jianlian antaŭ 3 jaroj, kiam la ĉina teamo, gvidata de Del Harris, sin trejnis en Dalaso, kaj li servis kiel la ĉeftrejnisto de la teamo Mavericks.

Impreso de Mullin kaj Donald Arvid Nelson decidos ĉu la teamo dungos Yi Jinalian. Laŭ ĝenerala konjekto, Yi Jianlian estos elektata el la antaŭaj 10 lokoj, eĉ plej probable el la 3-a loko. Sed nun la teamo havas la rajton elekti plejfrue en la 18-a loko de la 1-a raŭndo, tial la teamo tuj faros negocon spite al granda pago por akiri rajton de la antaŭaj 10 lokoj, se Donald Arvid Nelson vere preferas lin.

Por la teamo Golden State Warriors, Yi Jianlian estas ideala elekto, ĉar li taŭgas por la bombada taktiko de Donald Arvid Nelson, kaj ankaŭ povas alvoki grandan nombron da azidevenaj fanoj. Ĝis la 19-a de junio Yi Jianlian jam trejniĝis dum du monatoj en Los-Anĝeleso, kaj intertempe akceptis esploron de kelkaj teamoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040