china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Revo de ĉina biciklisto pri Franca Biciklado
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:49

Antaŭ nelonge en la ĉina okcidenta urbo Xining finiĝis la 6-a Internacia Biciklado ĉirkaŭ Qinghai-Lago post la daŭro en 10 tagoj. Li Fuyu, ĉina biciklisto, aliĝinta al la mondklasa profesia teamo Eltrovaĵa Kanalo, gajnis la premion por la azia biciklisto sinsekve en la antaŭaj 7 stadioj de tiu ĉi konkurso.

En la jaro 2005 Li Fuyu aliĝis al la nederlanda teamo Marco Polo kaj fariĝis unu el la plej fruaj profesiaj biciklistoj de Ĉinio. Du jarojn poste li sin turnis al la fama usona teamo Eltrovaĵa Kanalo. Rilate al la rapida progreso de Li Fuyu, estro de la usona teamo komentis, ke li estas la plej eminenta biciklisto en Azio.

Pro elstara lerteco kaj bona atingo en la nerderlanda teamo Li Fuyu ricevis inviton de la usona teamo. Fubruare de 2006 li partoprenis la Tajlandan Bicikladon, reprezentante la nederlandan teamon, kaj gajnis la flavan ĵerzon. Maje de tiu ĉi jaro li ĉampioniĝis en la germana konkurso en Westfalen. Akceptante intervjuon, Li Fuyu diris: "Tiam mi gajnis kelkajn konkursojn, kaj pro tio la usona teamo interesiĝis pri mi."

La usona teamo Eltrovaĵa Kanalo estas unu el la 20 pintklasaj profesiaj teamoj de la mondo. Ĝi prestiĝas pro sia teamano Lance Armstrong, kiu sinsekve 7-foje ĉampioniĝis en la Franca Biciklado. Serĉante biciklistojn por la sezono de 2007, ĝi ricevis de la nederlanda teamo detalajn informojn pri Li Fuyu. Pasintajare ĝi esprimis al la Ĉina Biciklista Asocio la deziron kontrakti kun Li Fuyu pri la aliĝo, kaj pro forta subteno de la ĉina asocio tiu ĉi afero sukcesis.

Aliĝinte al la usona teamo Li Fuyu akiris pli da ŝancoj al diversaj konkursoj kaj akceptis profesian trejnadon, kaj pro tio li evidente progresis. Li Fuyu diris: "Mia kapablo altiĝas, kaj la kunagao kun kolegoj estas pli harmonia." Parolante pri Franca Biciklado, la plej influhava profesia konkurso de la mondo, li montris soifon: "Mi revas pri tiu ĉi konkurso. Mi esperas, ke mia revo realiĝos en la venonta jaro, kaj mi klopodos gajni honoron por la teamo kaj la ĉina popolo."

Junie pro kuna klopodo de Li Fuyu kaj liaj kolegoj la teamo Eltrovaĵa Kanalo atingis la 4-an lokon en teama konkurso de la nederlanda stadio de la Turneo de Internacia Biciklista Unio, kaj pro tio Li Fuyu akiris kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke li multe aspiras bonan atingon en la patrolando por rekompenci ĉinojn pro ilia subteno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040