china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama boksisto Zou Shiming (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:53

Li estas malaltastatura, tamen li gajnis respekton el la monda boksista rondo per la monda ĉampioneco kaj elstara lerteco. Zou Shiming, 26-jara, atingis tri rekordojn de la ĉina boksista rondo. Li okupis la 2-an lokon en la 12-a Monda Ĉampionado, 2003, tiu ĉi rezulto estis la plej bona atingo de la ĉina boksista rondo en la Monda Ĉampionado. En la Atenaj Olimpikoj de 2004, li atingis la rekordon de ĉinaj boksistoj en la olimpika boksado, per la gajno de la kupra medalo. En la jaro 2005 li gajnis la oran medalon de la 48-kilograma kategorio de la 13-a Monda Ĉampionado.

Rememorante siajn travivaĵojn li diris: "Antaŭe ĉinaj boksistoj estis malfortaj kaj plejparte estis eliminataj en la unuaraŭnda matĉo, kaj pro tio alilandaj boksistoj subtaksis ĉinajn boksistojn, tamen tiu fenomeno ŝanĝiĝis. Renkontiĝinte kun mi en konkursejo, alilandaj trejnistoj kaj sportistoj ofte salutas min. Ili priatentas miajn matĉojn kaj zorge esploras videaĵojn koncernajn al miaj matĉoj." Pro tiu ĉi ŝanĝiĝo li multe ĝojas kaj fieras.

Boksado estis malpermesita en Ĉinio. Ĝi estas denove praktikata en Ĉinio ekde la 80-aj jaroj. Antaŭe la plej bonaj atingoj de ĉinaj boksistoj estis la ĉampioneco en la Azia Sportkunveno, 1990, kaj la 5-a loko en la Atlantaj Olimpikoj, 1996. Zou Shiming diris, ke ĉinaj boksistoj devas penadi en trejnado por akiri bonan atingon kaj surprizi la mondon. Liaj fizikaj kondiĉoj ne estas bonaj por boksado: la supraj membroj estas mallongaj, tio malutilas al atakado. Post longa esploro li elpensis "piratan taktikon", kiu vekis atenton de la internacia boksista rondo kaj trovigis al ĉinaj boksistoj la disvolvan vojon.

La celo gajni por Ĉinio la unuan ormedalon de la olimpika boksado alportis al Zou Shiming premon. Nun li tutforte sin preparas por la Pekinaj Olimpikoj. Ĉiutage li donas grandan energion al trejnado. "La ĉiutaga trejnado daŭras nelonge, tamen ĝi estas tre intensa", li diris.

Post klopodo en multaj jaroj li faris grandan kontribuon por la progreso de la ĉina boksado, kaj pro tio li estis honorata kiel la Nacia Avangarda Laboranto, Elstara Junulo de Guizhou-provinco, kaj gajnis Laboran Medalon de la Unua de Majo de la provinco. Nun li estas elektita kiel reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke tio estas tre rara okazo dum lia vivo.

Aprile okazis la 10-a Partia Kongreso de la provinco Guizhou, en kiu, kiel la plej juna reprezentanto de la kongreso, li dediĉis bukedon da floroj al Wang Daojin, la plej maljuna reprezentanto de la kongreso kaj veterano de la Ruĝa Armeo. Rememorante tion, Zou Shiming diris, ke li vizitis la avon Wang, kiu kaj li loĝas en la urbo Zunyi, kaj aŭskultis historiojn pri la Ruĝa Armeo; la avo Wang multe imponas al li kaj forte inspiras lin.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040