china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Juna tablotenisistino Liu Shiwen (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:01:05

La 28-an de novembro en la urbo Wuxi finiĝis ĉina Tutlanda Tabloteniskonkurso. Liu Shiwen, 16-jara sportistino, gajnis ĉampionecojn de la solludo kaj parludo, tio surprizis la ĉinan tablotenisistan rondon.

Tio ne estas la unua fojo. Pasintajare en la ĉina Supera Ligokonkurso ŝi rangis kiel la unua ludistino kaj poste okupis la trian lokon post la du mondaj ĉampionoj Zhang Yining kaj Guo Yue. Ŝi venkis preskaŭ ĉiujn ludistinojn de la ĉina nacia teamo. Antaŭ nelonge en la germana malferma konkurso Liu Shiwen venkis Guo Yue, kaj pro tio la lasta ne povis iri en la kvaronfinalon. En la sveda malferma konkurso ŝi kaj Ding Ning eliminis alian ĉinan duon Guo Yue kaj Li Xiaoxia en la virina duopa ludo. De la lasta jaro la nomo de Liu Shiwen ofte estas ligita kun neatendita rezulto, tial ĉinoj multe fieras pro abundeco de ĉinaj eminentaj tablotenistinoj.

Liu Shiwen naskiĝis en la jaro 1991. En la ĉina tablotenisista rondo oni ofte nomas ŝin la eta Deng Yaping. Ŝi tre adoras Deng Yaping, kiu multfoje ĉampioniĝis en mondaj konkursoj kaj olimpikoj. Akceptante intervjuon, Liu Shiwen diris: "Nun mi estas multe malpli ol mia idolo Deng Yaping."

Ĉi-jare Liu Shiwen estas akceptita de Kong Linghui, gajninto de la granda ŝlemo, kiel lernanto. En la jaro 2005 ŝi aliĝis al la nacia teamo. En la sama jaro ŝi kune kun Guo Yan gajnis ĉampionecon de la duopa ludo en la azia konkurso. Ĉi-foje Liu Shiwen montris sin tre stabila kaj matura. En la solluda finalo komence ŝi perdis du partiojn, tamen poste ŝi venkis la rivalon Li Xiaoxia per la sinsekva gajno de 4 partioj.

De longe Ĉinio superregas en la monda tablotenisa ludo. La kaŭzo kuŝas en tio, ke Ĉinio posedas abundon da tre eminentaj ludistoj kun malsamaj aĝoj. Veteranoj (ankoraŭ junaj) Wang Nan kaj Zhang Yining restas potencaj en gravaj konkursoj, sed novaj steloj Guo Yue kaj Li Xiaoxia estas pretaj por ilin anstataŭi, kaj la elstariĝo de Liu Shiwen plifortigas la ĉinan teamon. Sed Liu Shiwen konfesis, ke ŝi restas nesufiĉe forta kompare kun pliaĝaj kolegoj. Ŝi konsciis, ke por ŝi akiri kvalifikon por la olimpika konkurso estas tre malfacile, ĉar en Ĉinio la konkurado estas pli intensa ol la olimpika konkurso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040