china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Chen Ruolin ĉampioniĝis en Mondpokala Plonĝkonkurso (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:01:12

Vespere de la 20-a de februaro en Ŝtata Naĝcentro kadre de la 16-a Mondpokala Plonĝkonkurso okazis finalo de la virina 10-metra platformo. Ĉina sportistino Chen Ruolin gajnis por la ĉina teamo la duan ormedalon el tiu ĉi konkurso.

La finalon partoprenis 12 sportistinoj el Usono, Japanio, Aŭstralio, Britio, Meksikio, Ukrainio, Kanado kaj Ĉinio. Ili matĉis inter si en 5 raŭndoj per libervola plonĝo.

En la unua raŭndo juna sportistino Chen Ruolin kaj la kolego Wang Xin elektis la plonĝon 107B kun la malfacileco 3,0. Ili plonĝis respektive la antaŭlasta kaj lasta, kaj ambaŭ gajnis 84 poentojn. Post la unua raŭndo, ili okupis la antaŭajn du lokojn. Kanada sportistino Emilie Heymans okupis la 3-an per rezulto de 79,9 poentoj.

Chen Ruolin ludis pli bone en la dua raŭndo. Plenuminte la plonĝon 407B kun la malfacileco 3,2, ŝi ricevis 94,4 poentojn, la plej bonan rezulton en tiu ĉi raŭndo, kaj okupis plu la 1-an lokon. Ankaŭ Wang Xin elektis la saman plonĝon, tamen ŝi ne povis ĝin plenumi tiel perfekte kiel Chen Ruolin kaj ricevis nur 84,8 poentojn. Aŭstralia plonĝistino Loudy Wiggins okupis la 3-an lokon per la gajno de 76,8 poentoj en tiu ĉi raŭndo.

En la tria raŭndo meksikia sportistino Paola Espinosa ludis plej bone. Ŝi ricevis 86,7 poentojn per la plonĝo 307B kaj okupis la 3-an lokon. Ĉinaj sportistinoj Chen Ruolin kaj Wang Xin montris stabilan staton. Chen Ruolin gajnis 84,8 poentojn, kaj okupis la 1-an lokon per la rezulto de 263,2 poentoj. Wang Xin ricevis 75,2 poentojn en tiu ĉi raŭndo kaj okupis plu la 2-an lokon per la rezulto de 244 poentoj.

Paola Espinosa refoje atingis la plej bonan rezulton en la kvara raŭndo. Ŝi gajnis 84,8 poentojn per la plonĝo 407C kaj okupis plu la 3-an lokon. Chen Ruolin kaj Wang Xin ricevis respektive 84,15 kaj 72,6 poentojn kaj restis en la 1-a kaj 2-a lokoj.

En la kvina raŭndo Chen Ruolin perfekte plenumis la plonĝon 5253B. 5 el 7 juĝistoj donis al ŝi 10 poentojn, kaj la ceteraj montris 9,5 poentojn, tial ŝi gajnis 102 poentojn. Chen Ruolin gajnis la ĉampionecon per la definitiva rezulto de 449,35 poentoj. Wang Xin ricevis 88,4 poentojn en tiu ĉi raŭndo kaj gajnis la arĝentan medalon per 405 poentoj. Paola Espinosa okupis la 3-an lokon per 396,35 poentoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040