china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scioj pri olimpikoj—sporta juĝisto
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:44:59

En helenaj olimpikoj sportaj juĝistoj ludis tre gravan rolon kaj tenis grandan povon. Ili kutime sin vestis per robo kaj krono farita el olivaj branĉoj kaj tenis leĝvipon simbolantan povon, per kiu ili pune vipbatis faŭlintojn.

Kompare kun la nunaj, juĝistoj en antikvaj olimpikoj portis pli multe da respondeco kaj povo. Unu monaton antaŭ ĉiuj olimpikoj sportistoj kunvenis en loko proksima al olimpika konkursejo por lerni konkursan regularon; juĝistoj faris severajn kaj rigorajn ekzamenojn pri kvalifiko de sportistoj, superrigardis ilian trejnadon kaj avertis ilin pri atento kaj morala postulo dum matĉoj. En la lasta monato antaŭ olimpikoj juĝistoj servis ankaŭ kiel trejnistoj kaj konfirmis la kvalifikon de sportistoj.

Juĝistoj portis alian grandan respondecon. Antaŭ olimpikoj ili sendis sanktan ordonon pri militpaŭzo al ĉiuj helenaj urbo-ŝtatoj. Juĝistoj, kun sankta fajro, ricevinta el Olimpo, en la mano, ĉevale veturis al diversaj urbo-ŝtatoj por doni la sanktan ordonon pri militpaŭzo. Pro tio ĉiuj vojoj fermitaj pro milito malfermiĝis. Ĝuste tiu ĉi ordono garantiis okazigon de antikvaj olimpikoj en ĉiu kvara jaro.

Krome ili ankaŭ komandis sportistojn fari ĵuradon antaŭ la Templo de Zeŭso, organizis konkursojn kaj juĝis gajnintojn en matĉoj. En helenaj olimpikoj juĝistoj ĝuis prestiĝon kaj altan rangon. Estas neimageble, ke en tre longa periodo estis nur unu juĝisto en helenaj olimpikoj, kaj eĉ poste servis nur 10 juĝistoj. Sed en modernaj olimpikoj estas kelkmil juĝistoj.

En la komencaj ducent jaroj de helenaj olimpikoj kutime reĝo servis kiel juĝisto. Poste en pli ol mil jaroj la juĝista funkcio estis heredata de iu familio en la urbo-ŝtato Elis. En 480 antaŭ Kristo en helenaj olimpikoj estis 9 juĝistoj, el ili 3 respondecis pri pentatlono, 3 pri ĉevalkonkurso kaj la ceteraj pri aliaj konkursoj.

En helenaj olimpikoj oni praktikis plurajn rimedoj por garantii justecon de konkursoj. La plej grava el ili estis ĵurada ceremonio antaŭ la Templo de Zeŭso. Tiu ĉi ceremonio ludis timigan rolon. Ĉar en helenaj mitoj Zeŭso estas reĝo de diversaj dioj kaj protektas ordon inter la ĉielo kaj tero. Se iuj ne efektivigos la promeson, ĵure faritan antaŭ li, Zeŭso per severa maniero punos ilin. Tial en helenaj olimpikoj juĝistoj plejparte justece plenumis sian funkcion.

Se sportistoj dubis pri juĝado en matĉoj, ili povis apelacii. Se juĝistoj vere misjuĝis, ili ricevis monpunon. Tamen la juĝita rezulto ne povis renversiĝi. Tiu ĉi preskribo estas akceptita de modernaj olimpikoj. Internaciaj sportaj organizoj punas juĝistojn, se ili vere misjuĝis, tamen la rezulto ne povas ŝanĝiĝi.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040