china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Naskiĝo de modernaj olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:45:05

Je la 3-a horo de la 6-a de aprilo, 1896, la greka reĝo Johann Georg la 1-a proklamis inaŭguron de la 1-aj modernaj olimpikoj. Lebaron Pierre de Coubertin kaj aliaj oficistoj de la Internacia Olimpika Komitato ĉeestis al la inaŭguro, en kiu oni ludis majestan klasikan muzikaĵon. En 1958 la Internacia Olimpika Komitato konfirmis tiun ĉi muzikaĵon kiel la olimpikan himnon. Greko Spiros Samaras komponis la tekston, verkitan de Costis Palamas. La greka popolo dediĉis grandan entuziasmon al tiuj ĉi olimpikoj, kaj 80 miloj da loĝantoj ĉeestis al la inaŭguro. Tiu ĉi nombro estis superata nur en la Los-anĝelesaj Oilimpikoj de 1932.

Pro la nekonateco al olimpikoj, kvankaŭ la organiza komitato sendis inviton al multaj landoj, tamen tre malmultaj el ili respondis. Al tiuj ĉi olimpikoj ĉeestis nur 241 sportistoj el Usono, Germanio, Francio, Danlando kaj aliaj entute 13 landoj. En la 1-aj modernaj olimpikoj oni funkciigis konkursojn de atletiko, biciklado, naĝo, gimnastiko, grek-roma lukto, teniso, skermado, pezlevo kaj pafo kun 43 disciplinoj. Laŭ tradicio de helenaj olimpikoj oni aranĝis nek kolektivan konkurson nek la virinan.

La unua konkurso de tiuj ĉi olimpikoj okazis en atletikejo. En 2004 ĝi servis kiel skermejo por la Atenaj Olimpikoj. Oni eble jam trovis, ke ĝi ne adaptiĝis plu al moderna atletika konkurso, ĉar ĝi estas u-forma, kaj la rektkurejo longas nur 192 metrojn, dum laŭ la moderna normo la longo devas atingi 160 metrojn. Tiu ĉi stadiono, konstruita per blankaj marmoraj pecoj, povis enteni 60 mil spektantojn, kaj estis la plej granda en la mondo antaŭ 1932.

La unua ĉampiono de la modernaj olimpikoj naskiĝis en konkurso de trisaltado. La usona sportisto James Connolly gajnis la ĉampionecon per la atingo de 13,71 metroj, kvankam tiu ĉi atingo estas samnivela kun tiu de nunaj 2-agradaj junaj sportistoj de Ĉinio. James Connolly ricevis honoron kiel la unua ĉampiono de la modernaj olimpikoj, tamen li dediĉis grandan pagon. Tiam li estis studento de la usona universitato Harvard, kaj pro tio, ke li partoprenis la olimpikojn sen konsento de la universitato, kiam li revenis al la universitato kunportante la gajnitan medalon, la universitato informis lin, ke li estas eksigita pro malobservo al disciplinoj de la universitato.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040