china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Atingo de Londonaj Olimpikoj de 1908 (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:45:09

Financite de Londona Monda Foiro, la 4-aj Olimpikoj fine okazis en Londono, 1908, tamen tio ne kontentigis la Internacian Olimpikan Komitaton kaj ĝian prezidanton Le Baron Pierre De Coubertin, ĉar la antaŭaj du olimpikoj fakte reduktiĝis kiel dependaĵoj de la Monda Foiro. Sed ekster ilia supozo, ĉi-foja kunlaboro inter la Internacia Olimpika Komitato kaj la Monda Foiro sukcesis aparte al la antaŭaj.

Dank' al senlaca laboro de la organiza komitato, la olimpikoj daŭris iomete pli longe ol la planitaj, tamen ĝi suferis neniun ĝenon de la Monda Foiro, kiu kun neniu komerca celo financis la Internacian Olimpikan Komitaton nur por glori la britan nacion.

La organiza komitato per monhelpo de la foiro konstruigis grandan stadionon kun pli ol 70 000 sidlokoj, tiu ĉi konstruo estis kvazaŭ miraklo. Vego de la stadiono, perimetra je 536 metroj, estis pavimata per skorio. En la stadiono oni konstruis saltkavon, ĵetareon, gimnastikejon, arenon kaj futbalejon. Tia aranĝo estas tre simila al tiu de nuna ampleksa stadiono, tamen estas diference, ke meze de la stadiono oni fosis naĝejon, longan je 100 metroj kaj larĝan je 15 metroj, kaj platformon por plonĝo. Estas supozeble, ke tiam estis tre vigloplene en la stadiono.

Laŭ tiama situacio konstruo de la stadiono estas miraklo. Dum diversaj konkursoj samtempe aperis diversaj spektakloj en la stadiono: atletoj spurtis sur kurejo, plonĝistoj prezentis mirindan lertecon meze de la stadiono, naĝistoj kaj biciklistoj intense konkuris.

Tiam la stadiono servis kiel grava ejo propagandanta al la publiko modernan sporton. En la stadiono oni konstruis ankaŭ ŝtal-strukturan spektpodion, tio estas iniciato en la sporta historio. La Londonaj Olimpikoj faris multajn iniciatojn kun mejloŝtana signifo. La organiza komitato reviziis regulojn de multaj konkursobjektoj, precipe tiujn de atletiko. Multaj el tiuj ĉi reviziitaj reguloj estas uzataj eĉ nun.

En la olimpika inaŭguro britoj iniciatis la eniran ceremonion, ke ĉiu delegacio havu propran unuecan veston, kaj iru en la stadionon gvidate de propra nacia aŭ regiona flago. Tiu ĉi ceremonio estas konata de ni, kaj okazas en nunaj olimpikoj.

Al la Londonaj Olimpioj ĉeestis 2 034 sportistoj, reprezentantaj sume 22 landojn kaj regionojn. La nombro de ĉeestantoj unuafoje superis 2 milojn en la historio de modernaj olimpikoj. Inter la ĉeestantoj estis 36 sportistinoj, tio atestis pliiĝon de la partopreno de virinoj en olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040