china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Plej feliĉaj geedzoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:47:19

En la olimpika historio estas sennombraj legendoj, kaj anekdoto pri ĉeĥaj atletaj geedzoj eble estas la plej romantika.

En la jaro 1948, post la Londonaj Olimpikoj, Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, ricevis la rajton okazigi la 15-ajn olimpikojn. Inter partoprenantoj de la Helsinkaj Olimpikoj estis geedzoj, Emil Zatopek, mezdistanca kuristo de la tiama ĉeĥoslovaka atletika teamo, kaj la edzino Zatopekva, lancoĵetistino. Zatopek iam servis en armeo kaj havis neflekseblan volon, sin hardinte dum la plurjara armeana vivo. Estante sportisto, li ĉiam rigore sin disciplinis kaj ekzercis ĉiutage per kurado de ĉirkaŭ 30 kilometroj.

En la Helsinkaj Olimpikoj li gajnis oran medalon de la 5000-metra kurado. En la sama tago ankaŭ lia edzino akiris oran medalon de la lanco-ĵetado kaj fariĝis la unua ĉeĥoslovaka atletino, kiu ĉampioniĝis en la olimpika atletika konkurso. Estas interese, ke la geedzoj samaĝaj naskiĝis en la sama tago kaj kroniĝis samtempe en la olimpikoj. Tio poste fariĝis anekdoto en la sportista rondo.

Menciinda estas ankaŭ tio, ke krom en la 5000-metra kurado, Emil Zatopek ĉampioniĝis ankaŭ en la 1000-metra kurado de maratono de la olimpikoj. Tiuj ĉi tri matĉoj estas la plej multe energikonsumaj, kaj estas malfacile, ke oni gajnu eĉ unu el ili, tamen Emil Zatopek sukcesis en ĉiuj tri. Pro tiu ĉi miraklo li fariĝis unu el la plej grandaj sportistoj en la atletika kaj olimpika historioj de la mondo, kaj oni nomis lin Lokomotivo de la Homaro.

Pro la elstara ludo de tiu ĉi paro, la Helsinkaj Olimpikoj fariĝis la plej suksecaj por la tiama Ĉeĥoslovakio. Post la olimpikoj la geedzoj estis honoritaj kiel naciaj herooj. Tiu ĉi bela anekdoto ĉiam restos brila en la olimpika historio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040