china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kvin ringoj, torĉo kaj promesfaro
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:58:05

En la inaŭguro de la Antverpenaj Olimpikoj oni hisis flagon kun la olimpika emblemo de 5 ringoj. La emblemo estis dezajnita laŭ la propono de Pierre de Coubertin. En la jaro 1914 en Parizo, la Internacia Olimpika Komitato okazigis sesion por celebri la 20-an datrevenon de la rekomenciĝo de olimpikoj. En tiu ĉi sesio Pierre de Coubertin interpretis dezajnon de la 5 ringoj: la blua, flava, verda, ruĝa kaj nigra ringoj respektive simbolas 5 kontinentojn, kiuj agnoskis la olimpikan movadon kaj promesis partopreni olimpikojn, kaj la blanka flago implicas, ke ĉiuj landoj senescepte rajtas partopreni konkursojn sub la olimpika flago.

De la Antverpenaj Olimpikoj de 1920, la blua, flava, nigra, verda kaj ruĝa koloroj de la 5 ringoj estas konsiderataj kiel la simboloj de 5 kontinentoj. Ili respektive simbolas Eŭropon, Azion, Afrikon, Oceanion kaj Amerikon. Kun la tempopaso kaj disvolviĝo de la olimpika movado ŝanĝiĝis la interpreto pri la 5 ringoj. Laŭ la nuna Olimpika Ĉarto, la olimpika flago kaj la 5 ringoj ne nur simbolas solidariĝon de la 5 kontinentoj, sed ankaŭ emfazas, ke sportistoj, partoprenantaj olimpikojn, devas renkontiĝi en konkursejoj per justeca kaj sincera sportisteco.

En la fermo de la Antverpenaj Olimpikoj, la Belga Olimpika Komitato malhisis la olimpikan flagon kaj donis ĝin al la Internacia Olimpika Komitato por konserviĝo. La flago, uzata en ĉiuj postaj olimpikoj, fakte estas repliko, dum la originala estas konservata de la Internacia Olimpika Komitato.

En la Antverpenaj Olimpikoj estas alia iniciato. En la inaŭguro oni flamigis fajron por memori soldatojn de la Entento, mortintajn dum la 1-a Mondmilito. Tiu ĉi ceremonio povas esti rigardata kiel la antaŭa formo de la olimpika torĉo, tamen diferenca de la nuna, tiam nek la fajro estis akirita el Olimpio nek la torĉa stafetkurado okazis. En la jaro 1928 la Internacia Olimpika Komitato faris la decidon, ke en la inaŭguro de olimpikoj oni okazigu la ceremonion ekbruligi torĉon, kaj preskribis, ke la torĉo devas bruli dum la olimpikoj, la fajro devas esti akirita el Olimpio, kaj oni okazigu la torĉan stafetkuradon. En la Antverpenaj Olimpikoj okazis alia grava ceremonio, tio estas la promesfaro. En la inaŭguro belga skermisto promesis: "Reprezentante ĉiujn sportistojn, mi promesas, ke ni partoprenu tiujn ĉi olimpikojn per vera sportisteco, submetiĝu kaj respektu ĉiujn regularojn, por la gloro de sporto kaj honoro de la propra teamo." La promesfara ceremonio estas heredita el tiu okazinta antaŭ la statuo de Zeŭso en la helenaj olimpikoj. Laŭ Pierre de Coubertin, tiu ĉi ceremonio povas purigi la animon de sportistoj. Nuntempe en ĉiuj olimpikoj okazas tiuj ĉi ceremonioj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040