china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gimnastika stelo Nadia Comaneci
(GMT+08:00) 2008-03-18 14:35:14

Rumana sportistino Nadia Comaneci estas unu el la plej brilaj gimnastikaj steloj en la monda historio. Oni ne povas forgesi ŝian mirindan ludon en la Montrealaj Olimpikoj, 1976. Dekkvin-jara ŝi gajnis ĉampionecojn de individua kompletludo, malegalaj paraleloj kaj ekvilibra trabo. En la matĉo de malegalaj paraleloj ŝi konkeris spektantojn kaj juĝistojn per perfekta ludo kaj mirakle gajnis maksimumon, la unuan 10-poenton en la gimnastika historio.

Organiza Komitato de la Montrealaj Olimpikoj anoncis, ke ili unuafoje uzos komputilojn por kalkuli poentojn en la olimpikoj, kaj fanfaronis pri ĝia perfekteco. La komputila sistemo tamen paneis pro la manko de la 10-poenta programo, kiam Nadia Comaneci unuafoje aperis en matĉo. Maksimumoj, atingitaj de ŝi, faris sensacion en la sporta rondo. Oni nomis ŝin Montreala Feino kaj Olimpika Princino. La Organiza Komitato donacis al ŝi torĉon de la olimpika inaŭguro, opiniante, ke la Montrealaj Olimpikoj ne povas atingi tiel brilan sukceson sen la ĉeesto de Nadia Comaneci.

En la infanaĝo Nadia Comaneci tre ŝatis saltadon kaj kuradon same kiel knaboj. Ŝi komencis gimnastikan ekzercadon en la aĝo de 6 jaroj kaj unuafoje sukcesis en la rumana-jugoslava junula konkurso. En la jaro 1975 13-jara ŝi estis elektata kiel la plej elstara sportisto de la mondo. Ŝi posedas rekordon de la plej juna gajninto de kompletludo en la Eŭropa Ĉampionado.

La vojo al sukceso estas tre dorna kaj longa. Por gimnastikistoj la maksimuma poento estas kvazaŭ neatingebla, tamen en malpli ol 10 jaroj Nadia Comaneci kelkdek-foje atingis la maksimumon kaj gajnis dekojn da medaloj en diversaj internaciaj konkursoj, kaj pro ŝi la virina gimnastiko iris en la novan epokon.

En la Moskvaj Olimpikoj, 1980, Nadia Comaneci gajnis du ormedalojn. Du jarojn poste en la 11-a Monda Universiado ŝi kune kun kolegoj gajnis la teaman ĉampionecon kaj ŝi mem gajnis orajn medalojn el 4 individuaj matĉoj. En malpli ol 10 jaroj ŝi kelkdek-foje atingis la maksimumon kaj ricevis dekojn da medaloj en diversaj internaciaj konkursoj. Ŝi gajnigis al Rumanio internacian reputacion. Juan Antonio Samaranch, tiama prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, donis al ŝi olimpikan ordenon pro ŝia elstara kontribuo al gimnastiko.

La 6-an de majo, 1984, Nadia Comaneci finis la sportistan vivon. De la jaro 1989 ŝi loĝas en Usono kaj laboras kiel televida komentisto kaj kontribuanto de internacia gimnastika gazeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040