china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Floroj•Olimpikoj•Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-03-27 12:52:23

Karaj amikoj, la 19-an de marto solene inaŭguriĝis en nederlanda ĝardeno Keukenhof la 59-a internacia tulipa ekspozicio. Ĉi-jara ekspozicio difinis "Ĉinion", "Olimpikojn" kaj "Pekinon" kiel desegnajn ĉeftemojn kaj kolorriĉaj "ĉinaj elementoj" estis en diversaj anguloj de la ĝardeno. Sekvas detala raporto!

Posttagmeze de la 19-a de marto, kunvenejo "Juliana" en la ĝardeno Keukenhof estis eksterordinare vigla. Nederlandaj gravaj politikistoj, nederlandaj famuloj, diverslandaj diplomatiaj senditoj al Nederlando kaj delegitoj de internaciaj organizoj entute 600 homoj partoprenis en la inaŭguro. Ankaŭ Willem Alexander, nederlanda kronprinco, Niu Youcheng, ĉina vicestro de Pekino, kaj Erica Terpstra, prezidanto de Nederlanda Olimpika Komitato ĉeestis al la inaŭguro. La pompeco ĝojigis Walter Jansen, prezidanton de Administra Komisiono de la ĝardeno Keukenhof.

"Ni tre ĝojas havi la honoron, ke vi partoprenas en la inaŭguro de la 59-a tulipa ekspozicio de la ĝardeno Keukenhof. Somere de la kuranta jaro okazos en Pekino la 29-aj Olimpikoj, tial Ĉinio estos centro de la monda sporto. Oni fandas Ĉinion kaj sporton en la ekspozicio kaj per la ekspozicio montras gravajn rilatojn inter la dulandaj popoloj."

Prezidanto de Nederlanda Olimpika Komitato s-ino Erica Terpstra, kiu faris viziton al Pekino en la jaro 1978, miris pri surpriza ŝanĝo de Pekino en la lastaj 30 jaroj kaj havas specialan senton al la ĉina kulturo. Ŝi esprimis en la inaŭguro.

"Ĉi-foja ekspozicio ne nur fokusos atenton al Pekinaj Olimpikoj, sed ankaŭ reflektos gravecon de la ĉinaj kulturo kaj historio. Mi ĉiam estas fascinita de la ĉina kulturo. Mi eĉ scipovas kelkajn ĉinajn frazojn. Mi estas via amiko (ĉine)!"

Ŝi sekve turnis temon al la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi esprimis, ke glate iras preparo por la Pekinaj Olimpikoj kaj oni estas plena de atendo. Ni ankaŭ montris intensan interesiĝon pri inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj.

"Ĉiuj okazigintoj klopodis por fari inaŭguron de olimpikoj eksterordinare pompa. Ankaŭ saĝaj ĉinoj laŭeble faros inaŭguron de la olimpikoj bela kaj kolorriĉa."

Niu Youcheng, vicestro de Pekino, esprimis, ke okazigi olimpikojn estas la komuna volo de la ĉina popolo kaj estas centjara espero de la ĉina nacio. En la nomo de la pekina registaro, li esprimis decidvolon kaj fidon pri bona okazigo de la olimpikoj.

"Depost kiam Pekino gajnis rajton okazigi la 29-ajn Olimpikojn en la jaro 2001, ni atenteme praktikas koncepton de verdaj olimpikoj, sciencteknikaj olimpikoj kaj humanaj olimpikoj. Glate iras stadiona konstruado, organizado de konkursoj kaj garantio de urba funkciado. Ni plenforte faras diversajn servojn kaj garantiojn por liveri komfortan medion por diverslandaj sportistoj, trejnistoj kaj spektatoroj kaj por sukcese okazigi altnivelajn olimpikojn kaj paralimpikojn kun propraj trajtoj."

Karaj amikoj, ĉio supre menciita temas pri la inaŭguro de la 59-a tulipa ekspozicio en la ĝardeno Keukenhof.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040