china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Glate iras preparado por ĉevalkonkurso de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-04-01 13:09:56

Karaj amikoj, en ĉina Hongkong okazos ĉevalkonkurso de la Pekinaj Olimpikoj, tial preparado por la konkurso estas alte atentata de la publiko. Antaŭ nelonge, Henry Tang, prezidanto de Hongkong-a Ĉevalarta Komisiono de Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj, kaj aliaj membroj de la komisiono faris inspekton al ĉevalkonkursejo. Inspektinte, Henry Tang esprimis, ke glate iras preparado por ĉevalkonkurso. Sekvas detala raporto!

Ili faris inspekton al vilaĝo, situanta en Sha Tin, por olimpikaj kaj paralimpikaj sportistoj. Fininte la inspekton, Henry Tang esprimis:

"Ni tre ĝojas vidi, ke glate iras preparada laboro. Oni havas delikatan planon pri loĝado, manĝado kaj sekurec-garantio. Zorgema estas sugesto pri dom-ŝanĝiĝo speciale por paralimpikaj sportistoj, kiuj uzas rulseĝon."

Poste ili vizitis Hongkong-an Sportan Instituton, kiu estas ŝanĝe konstruata kiel ĉevalkonkursejo de la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj. Laŭ konigo, rapide iras konstruado de la konkursejo inkluzive de tiu de spektosidejo kun 18 000 sidlokoj. Instalaĵoj de ĉevalstaloj, kiuj povas enteni 225 ĉevalojn, finkonstruiĝos en venontaj 3 monatoj.

En la instituto, komisionanoj inspektis ankaŭ temperatur-reduktajn instalaĵojn, besto-kuracan servon kaj monde unuan endoman trejnejon kun klimatiziloj. La trejnejo celas helpi al ĉevaloj alkutimiĝi al varmeco kaj malsekeco de Hongkong en aŭgusto. Pri ĉevalstaloj kaj la endoma trejnejo, Henry Tang montris:

"Ĉiuj instalaĵoj en staloj estas unuagradaj. Tio unuflanke sufiĉe garantios sekurecon de ĉevaloj en Hongkong kaj aliflanke efike igos ĉevalojn el la tuta mondo alkutimiĝi al la loka klimato de Hongkong kaj partopreni en konkurso en la plej bona stato."

Henry Tang esprimis ankaŭ, ke nemalmulte da membroj de olimpikaj komitatoj landaj kaj regionaj inspektis koncernajn instalaĵojn kaj konkursejon kaj ili estas ege kontentaj pri monde unuagradaj instalaĵoj kaj aranĝoj de Hongkong.

Li montris ankaŭ, ke nuntempe multaj landoj sinsekve gajnas kvalifikon por partopreni en ĉevalkonkurso. La hongkong-a komitato estas plena de fido, ke ĝi estos absolute altnivela konkurso.

Internacia Priĉevala Federacio okazigis laborkunvenon en ĉi-jara februaro. 160 delegitoj el 25 landoj, ĉeestantaj al la kunveno, multe laŭdis preparadan laboron de Hongkong kaj opiniis, ke olimpika ĉevalkonkurso en Hongkong estos elstara.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040