china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usona naĝisto Matt Biondi
(GMT+08:00) 2008-04-02 14:23:14

En la sportista kariero Matt Biondi 13-foje rompis mondajn rekordojn. Li estis nomata Reĝo de Rapidnaĝo, Torpedo aŭ Flugfiŝo pro sia elstareco en la kurtdistanca naĝado.

Matt Biondi naskiĝis la 8-an de oktobro, 1965, en Kalifornio. De la frua juneco li praktikis basketbalon kaj ofte partoprenis diversajn matĉojn. Li, havanta altecon de 1,98 metroj kaj pezon de 88 kilogramoj, montris la talenton en basketbalo. En la aĝo de 5 jaroj li komencis praktiki naĝon, tamen li ne estis regule trejnata antaŭ ol aliĝi al la akvopilka teamo de la universitato Berkeley en Kalifornio. Post regula trejniĝo en unu jaro li tre rapide progresis kaj enviciĝis inter la vico de eminentaj naĝistoj de la mondo.

En la Los-anĝelesaj Olimpikoj, 1984, li kune kun la kolegoj gajnis la oran medalon de la 4×100-metra stafetkraŭlo kaj rompis la mondan rekordon. Aŭguste de 1985 en Kalifornio la usona ĉampionado estis kvazaŭ scenejo por li la sola. li du-foje rompis la mondan rekordon de la 100-metra kraŭlo per la rezultoj de 49,24 kaj 48,95 sekundoj. Li fariĝis la unua, kiu trarompis la punkton de 49 sekundoj en la 100-metra kraŭlo. Poste li partoprenis ankaŭ matĉojn de la 4×100-metra stafetkraŭlo kaj 4×100-metra miksnaĝo kaj rompis la mondajn rekordojn per la rezultoj de 3 minutoj kaj 17,08 sekundoj, 3 minutoj kaj 38,28 sekundoj. Pro la elstara atingo li estis elektita kiel la plej eminenta naĝisto kaj unu el la 10 plej elstaraj sportistoj de la mondo por la jaro 1985.

En la jaro 1986 li refoje kreis la mondajn rekordojn de la 100-metra kaj 50-metra kraŭloj kaj gajnis 3 orajn, 1 arĝentan kaj 3 kuprajn medalojn el la monda ĉampionado. Aŭguste de 1988 en la konkurso por olimpika kvalifiko li 4-foje rompis la mondan rekordon de la 100-metra kraŭlo.

En la Seulaj Olimpikoj li gajnis orajn medalojn de la 50-metra kraŭlo, 100-metra kraŭlo, 4×100-metra stafetmiksnaĝo, 4×100-metra stafetkraŭlo kaj 4×200-metra stafetkraŭlo, arĝentan medalon de la 100-metra papilinaĝo kaj kupran medalon de la 200-metra kraŭlo. En tiu ĉi jaro li estis refoje elektita kiel la plej eminenta naĝisto de la mondo.

Januare de 1991 en la 6-a monda ĉampionado li gajnis orajn medalojn de la 100-metra kraŭlo kaj 4×100-metra stafetkraŭlo kaj arĝentan medalon de la 50-metra kraŭlo. En la 25-a olimpikoj, 1992, li gajnis oran medalon nur de la 4×100-metra stafetkraŭlo, kaj poste li deklaris eksiĝon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040