china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika flamo atingis Istanbulon (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-03 12:33:32

Frumatene de la 3-a de aprilo, la ĉartita aviadilo Olimpika Flamo, transportanta fajrosemon de la olimpika torĉo, surteriĝis en la flughaveno de Istanbulo. Posttagmeze de tiu ĉi tago stafetado de la olimpika torĉo komencos la duan stadion de la monda vojaĝo.

Laŭ plano, ceremonio por starto de la stafetado okazos pasttagmeze je la 14-a horo sur placo de la Moskeo de Sankta Sofio. Al la ceremonio ĉeestos prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kaj koncernaj altranguloj de Turkio. Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, transdonos la bruligitan torĉon al Togay Bayatli, prezidanto de la Turka Olimpika Komitato, kaj poste la lasta transdonos ĝin al la unua stafeto Tugba Karademir.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040