china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

10-a plena sesio de Kunakordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por 29-aj olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-04-10 15:20:02

                                          (S-ro Hein Verbruggen  respondas demandojn de raportistoj.)

Posttagmeze de la 3-a de aprilo en Pekino, Pekina Olimpika Organiza Komitato kaj Kunakordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj okazigis gazetaran konferencon, konigante aferojn pri la 10-a plena sesio de la komisiono. Al la gazetara konferenco ĉeestis s-ro Hein Verbruggen, prezidanto de Kunakordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj, kaj s-ro Wang Wei, plenuma vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de Pekina Olimpika Organiza Komitato.

                                            (S-ro Wang Wei respondas demandojn de raportistoj.)

Antaŭ ĉio, s-ro Wang Wei esprimis elkoran dankon al s-ro Hein Verbruggen kaj aliaj membroj de la komisiono pro ilia multjara efika laboro kaj pro ilia subteno kaj helpo al preparo por la Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke la sesio estas grava kaj la lasta en la ŝlosila periodo de preparo por la Pekinaj Olimpikoj. En la lastaj tagoj, la du flankoj okazigis multajn kunvenojn kaj gajnis gravajn fruktojn. Li esprimis esperon, ke Kunakordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj plue subtenos preparon por la olimpikoj kaj kune klopodos por sukcesaj okazigoj de olimpikoj kaj paralimpikoj altnivelaj kaj kuntrajtaj.

                                                  (S-ino Wang Hui prezidas gazetaran konferencon.)

En la gazetara konferenco, s-ro Hein Verbruggen pozitive taksis preparon de Pekina Olimpika Organiza Komitato de la lastaj 7 jaroj. Li esprimis, ke glate iras laboro de Pekina Olimpika Organiza Komitato , kaj ke Kunakordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj estas plena de fido pri ĉina sukcesa okazigo de la olimpikoj por tutmondaj sportistoj. Li diris ankaŭ, ke fortiĝanta subteno de la ĉina registaro al laboro de Pekina Olimpika Organiza Komitato sendube pluapaŝe akcelos elstaran laboron de la komitato. Li esprimis esperon ankaŭ, ke en la lastaj 4 monatoj, Pekina Olimpika Organiza Komitato establos ĝustatempan kaj efikan decidfaran mekanismon. Li esprimis kredon, ke Ĉinio prezentos al la tuta mondo brilajn olimpikojn kaj paralimpikojn.

                                   (Gazetara konferenco allogas multajn en- kaj ekster-landajn raportistojn)

S-ro Wang Wei kaj s-ro Hein Verbruggen respondis demandojn pri stafetado de olimpika torĉo, pekina aerkvalito, sekurec-garantio kaj interreto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040