china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama rusa sketisto
(GMT+08:00) 2008-04-11 16:18:06

Evgeni Plushenko naskiĝis la 3-an de novembro, 1982, en Khabarovsk, Rusio. La familio transloĝiĝis al Volgograd, kiam li estis 3-jara, kaj poste la familio turniĝis al Sankt-Peterburgo. En la aĝo de 4 jaroj Evgeni Plushenko interesiĝis pri sketado kaj difinis por si la aspiron fariĝi olimpika ĉampiono.

Kiam li estis 11-jara, li jam kapablis plenumi triturniĝan salton kaj komencis lerni artsketadon de trejnisto en Sankt-Peterburgo. Poste li rapide progresis kaj baldaŭ fariĝis unu el tre malmultaj sportistoj, kiuj kapablis plenumi Biellmann-rotacion. Evgeni Plushenko gajnis la oran medalon en la monda junula ĉampionado, 1997, kaj la kupran medalon en la monda ĉampionado, 1998.

En la aĝo de 19 jaroj li partoprenis la vintrajn olimpikojn, 2002, en la usona Sallaga Urbo, tio por li estas la unua fojo en olimpikoj. Kiel gajninto de la ora medalo el la monda ĉampionado, li estis la plej atendata en la vira artsketado, tamen pro misludo, li gajnis nur la arĝentan medalon. En la jaro 2006 Evgeni Plushenko refoje partoprenis vintrajn olimpikojn en Torino. En la matĉo de kurta programo li elektis por si la muzikaĵon Tosca, verkitan de Giacomo Puccini. Li estis la ununura inter la sportistoj partoprenantaj la matĉon, kiu faris neniun mison. Li konkeris spektantojn kaj juĝistojn per la perfekta ludo de la malantaŭ-starta trilopo tuj post la kvarturniĝa salto kaj ricevis la kvalifikon por la matĉo de la libera programo per la unua loko. La 16-an de februaro en la finalo Evgeni Plushenko refoje montris majstran ludon. En la akompano de la muzikaĵo el la filmo Baptopatro li prezentis la duturniĝan salton tuj post la trilopon kaj kvarlopon. Pro la perfekta prezentado li gajnis la oran medalon per la rezulto de 167,67 poentoj, je 13 poentoj pli multe ol la dua loko, tial li atingis la grandan ŝlemon de la ĉampionecoj el la eŭropa kaj monda ĉampionadoj kaj olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040