china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika torĉo atingis Buenos-Ajreson (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-11 16:33:47

Posttagmeze de la 10-a de aprilo, laŭ la loka tempo, la torĉo de Pekinaj Olimpikoj atingis Buenos-Ajreson, la ĉefurbon de Argentino. Tio estas unuafoja, ke la olimpika torĉo atingis Argentinon.

La 10-an de aprilo, laŭ la loka tempo, argentina prezidento Cristina Fernandez de Kirchner esprimis, ke nepre sukcesos la stafetado de torĉo de Pekinaj Olimpikoj en Buenos-Ajreso, kaj samtempe bondeziris sukceson de Pekinaj Olimpikoj. Fernandez esprimis tion intervidiĝante kun ĉina ambasadoro en Argentino Zeng Gang en prezidentejo.

Fernandez diris, ke la stafedado de torĉo de Pekinaj Olimpikoj en Buenos-Ajreso pluapaŝe profundigos la interkomprenon de la du popoloj kaj transdonos pacon kaj amikecon. La olimpika torĉo unuafoje atingis Argentinon. La argentina popolo tre alte taksas la ŝancon. La argentina registaro amplekse subtenos la stafetadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040