china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sukcesis stafetado de olimpika torĉo en Dar-es-Salamo (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-14 11:04:43

La 13-an de aprilo torĉo de la Pekinaj Olimpikoj sukcese stafetis en Dar-es-Salamo, la ĉefurbo de Tanzanio.

Dar-es-Salamo estas la 8-a stacio de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo. La stafetado, kiu trapasis ĉirkaŭ 5 kilometrojn dum 2 horoj, startis antaŭ la stacidomo de la tanzania-zambia forvojo kaj finiĝis ĉe la tanzania Nacia Stadiono, kun la partopreno de 80 torĉoportistoj. La unua torĉoportisto estas tanzania ministro pri ŝtataj aferoj Muhammed Seif Khatib kaj la lasta estas sinjorino Anna Tibai Juka, adjunkto de ĝenerala sekretario de UN, el Tanzanio. Ankaŭ tanzania vicprezidento Ali Mohamed Shein ĉeestis al la ceremonio de la starto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040