china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Torĉo de Pekinaj Olimpikoj atingis Maskaton (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-14 15:06:41

Frumatene de la 14-a de aprilo je 20 minutoj post la 5-a horo, laŭ la loka tempo, la speciala aviadilo, transportanta torĉon de la Pekinaj Olimpikoj, venis de Dar-es-Salamo al Maskato, la ĉefurbo de Omano, tiel komenciĝis la 9-a stacio de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo.

Liu Jingmin, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, descendis de la aviadilo, kun fajrsemo de la olimpika flamo en la manoj. Omana sporta ministro kaj prezidanto de la Omana Olimpika Komitato Ali Bin Masoud kaj ĝenerala akordiganto de la torĉa stafetado en Maskato kaj vicprezidanto de la Omana Olimpika Komitato Habib Maki venis al la flughaveno por bonvenigi la olimpikan flamon. Ĉina ambasadoro en Omano Pan Weifang ĉeestis al la ceremonio.

Je la 17-a horo de la 14-a de aprilo, laŭ la loka tempo, stafetado de la olimpika torĉo, kun la partopreno de 80 torĉoportistoj, komenciĝos antaŭ la ŝipo Suhar en Bustan, Maskato, kaj finiĝos en la parko Al-qurm.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040