china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Abdulah Bin Hamad
(GMT+08:00) 2008-04-15 15:14:11

La 14-an de aprilo la torĉo de la Pekinaj Olimpikoj venis al Maskato, la ĉefurbo de Omano. La amikeco inter la ĉina kaj omana popoloj havas tre longan historio. Fama ĉina navigisto Zheng He (1371—1435) 5-foje vizitis Omanon. En la pasintaj 30 jaroj la du landoj senĉese disvolvis la sportan interfluon. Sinjoro Abdulah Bin Hamad, la fondinto de la omana olimpika movado kaj la unua prezidanto de la Omana Olimpika Komitato, kelkfoje vizitis Ĉinion, gvidante delegacion. Li estas malnova amiko de la ĉina popolo kaj atestanto de la sporta interfluo inter la du popoloj. Antaŭ la torĉa stafetado en Maskato li akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris, ke li estas fiera pri Ĉinio, kiu dediĉis grandan kaj sinceran klopodon por sukcese okazigi la Pekinajn Olimpikojn.

Abdulah Bin Hamad estas ĉirkaŭ 70-jara. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento kiel direktoro de la omana sporta administracio li gvidis delegacion de omanaj junuloj al Ĉinio por oficiala vizito. Rememorante la viziton li diris: "En la jaro 1982 kiel direktoro de la sporta administracio mi gvidis delegacion de junuloj al Ĉinio. La vizito estis la unua sporta interfluo de omanaj kun ĉinaj junuloj kaj kreis la precedencon por reciproka vizito de la dulandaj samprofesiuloj. La interfluo senĉese okazas kaj disvolviĝos pli bone."

Kiel fondinto de la olimpika movado en Omano kaj eksa prezidanto de la Omana Olimpika Komitato sinjoro Abdulah Bin Hamad esprimis, ke li propraokule vidis la bonan kunlaboron inter la du landoj en sporto kaj ankaŭ la ĉinan helpon al Omano. Li diris: "Mi bone memoras, ke Ĉinio donis al Omano grandajn subtenojn kaj helpojn okaze de la omana aliĝo al la Internacia Olimpika Komitato; la ĉina helpo forte antaŭenpuŝis la procezon de la omana aliĝo."

Abdulah Bin Hamad jam emeritiĝis pro granda aĝo, tamen li plezure akceptis la inviton de la Omana Olimpika Komitato al la torĉa stafetaro. Li diris al raportisto: "Mi tre ĝojas pro tio, ke mi povas partopreni la torĉan stafetadon kaj Omano estas unu el la landoj, tra kiuj la olimpika torĉo vojaĝas. Alten levante la torĉon, mi sentas, ke mi restas vigla tiel, ke mia sporta kariero ankoraŭ ne finiĝis, sed komenciĝis denove."

Parolante pri la Pekinaj Olimpikoj, Abdulah Bin Hamad diris, ke la Pekinaj Olimpikoj alfrontas premon el iuj flankoj, tamen li senŝanceliĝe subtenas la klopodojn, faritajn de Ĉinio por la olimpikoj, kaj estas fiera pri Ĉinio. Li diris: "Ĉinio ludis grandan rolon por disvolvi la mondan sportan aferon kaj sukcese okazigis la Azian Sportkunvenon kaj grandajn internaciajn konkursojn, tial ĝi estas la plej taŭga por okazigo de la olimpikoj. Mi opinias, ke Ĉinio absolute havas la kapablon okazigi altnivelajn kaj distingajn olimpikojn kaj povas akordi kun la sporta rondo kaj ĵurnalismo de diversaj landoj. Mi volas diris, ke mi fieras pri la klopodoj, faritaj de Ĉinio por okazigo de la olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040