china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika torĉo venis al Islamabado (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-16 11:02:09

Frumatene de la 16-a de aprilo je 25 minutoj post la nul-horo, laŭ la loka tempo, la speciala aviadilo, transportanta la olimpikan flamon, atingis Islamabadon, la ĉefurbon de Pakistano. Islamabado estas la 10-a stacio de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo kaj por ĝi estas la unua fojo renkonti la olimpikan torĉon.

Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, descendis de la aviadilo, kun la fajrosemo en la manoj. Syed Arif Hasan, prezidanto de la Pakistana Olimpika Komitato, kaj Luo Zhaohui, ĉina ambasadoro en Pakistano, ĉeestis al la bonveniga ceremonio.

La torĉa stafetado komenciĝos posttagmeze de la 16-a je la 4-a horo. Entute 65 torĉoportistoj partoprenos la stafetadon en Pakistano.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040