china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika flamo atingis Nov-Delion (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-17 09:09:27

Frumatene de la 17-a de aprilo je la 1-a horo, speciala aviadilo, transportanta la olimpikan flamon, atingis Nov-Delion, la 11-an stacion de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo.

Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, descendis el la aviadilo, kun fajrosemo en la manoj. Zhang Yan, ĉina ambasadoro en Hindio, kaj Suresh Kalmadi, prezidanto de la Hinda Olimpika Komitato, venis al la flughaveno por bonvenigi la olimpikan flamon.

Posttagmeze je la 4-a horo, la stafetado de la olimpika torĉo, kun la partopreno de 70 torĉoportistoj, inkluzive de 47 sportistoj, startos de la prezidentejo en la centro de Nov-Delio kaj finiĝos antaŭ la signeca konstruaĵo Hinda Portalo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040