china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Stafetado de olimpika torĉo en Kuala-Lumpuro (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-21 16:05:39

Je ĉirkaŭ la 14-a horo de la 21-a de aprilo, laŭ la loka tempo, la monda vojaĝo de la olimpika torĉo komencis la stafetadon de la 13-a stacio en Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio.

Surloke de la ceremonio por la torĉa stafetado kolektiĝis ĉirkaŭ mil spektantoj. Ili svingis diversajn flagojn por subteni la torĉan stafetadon. Jiang Xiaoyu, ĝenerala komandanto de la teamo por la torĉa stafetado, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, transdonis la bruligitan torĉon al urbestro de Kuala-Lumpuro. En la varma kriado de spektantoj, transpreninte la torĉon el la urbestro, Prince Tunku Imran, prezidanto de la Malajzia Olimpika Komitato, startis kiel la unua torĉoportisto. Laŭ projekto entute 80 torĉoportistoj stafetas tra la itinero longa je 16 kilometroj dum 4 horoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040