china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usona naĝisto Michael Phelpe
(GMT+08:00) 2008-04-23 19:12:53

Michael Phelpe naskiĝis la 30-an de junio, 1985, en Usono. Li estas la plej juna el tri infanoj de la familio. En lia infanaĝo la gepatroj eksgeedziĝis. Lia patro estas emerita policoficiro en Marilando kaj la patrino estas lerneja instruisto kaj administra oficisto de la eduka institucio de la gubernio Baltimore.

Influite de la du pliaĝaj fratinoj, ambaŭ eminentaj naĝistoj, Michael Phelpe ekŝatis naĝadon kaj komencis akcepti trejnon. Kiam li estis 11-jara, lia trejnisto difinis al li naĝadon kiel karieron kaj plene ekspluatis lian potencialon. En la jaro 2000 15-jara Michael Phelpe partoprenis la Somerajn Olimpikojn en Sidnejo, Aŭstralio. Li okupis la 5-an lokon en la 200-metra papilinaĝado. Unu jaron poste li rompis la mondan rekordon de la 200-metra papilinaĝado kaj fariĝis la plej juna naĝisto, kiu rompis mondan rekordon. Kvar monatojn poste li refoje rompis la mondan rekordon kaj unuafoje gajnis la oran medalon el la monda ĉampionado.

En la jaro 2003 li refoje partoprenis la mondan ĉampionadon kaj plene prezentis sian genion. Li gajnis 4 orajn medalojn kaj rompis 4 mondajn rekordojn. Li estis la unua naĝisto, kiu gajnis la kvalifikon por la Atenaj Olimpikoj, 2004. Ateno refoje fariĝis la scenejo por lia prezentado. En la unua tago de la olimpika naĝkonkurso li gajnis la oran medalon de la 400-metra miksnaĝado per la supereco de 3,5 sekundoj kaj rompis la mondan rekordon. En la dua tago li gajnis la kupran medalon de la 4×400-metra kraŭla stafetnaĝado kaj tiun de la 200-metra individua miksnaĝado, kaj poste li refoje gajnis la oran medalon de la 4×400-metra stafetmiksnaĝado. Li estas la dua naĝisto de la mondo, kiu gajnis 8 medalojn en la samaj olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040