china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino estigos bluan ĉielon al olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-04-24 14:21:04
La problemo pri aera kvalito dum la daŭro de Pekinaj Olimpikoj estas ĉiam atentata de diversaj rondoj. Por garantii la aeran kvaliton, Pekino jam alprenis multajn rimedojn, precipe de la pasinta jaro, Pekino kune kun la ĉirkaŭaj provincoj Hebei, Shanxi kaj Shandong, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj la municipo Tianjin prenas la komunan agadon, fermis nombron da alt-energikonsumaj kaj mult-poluciaj entreprenoj, kaj decidis praktiki provizorajn rimedojn por redukti poluci-ellason dum la daŭro de Pekinaj Olimpikoj. Ĉinaj oficistoj pri mediprotekto montris, ke dank' al tiuj rimedoj, normo de la aera kvalito dum Olimpiaj Ludoj certe povos esti atingata. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

En la jaro 2001, kiam Pekino peticiis por gastigi olimpikojn de 2008, la ĉina registaro faris promesojn pri garantio de la aera kvalito dum Pekinaj Olimpikoj kiel jene: Pekino ĉiutage faros monitoradon al sulfura dioksido, karbona monoksido, nitrogena dioksido kaj enspireblaj grajnetoj, kaj strebos al ĉiuflanka plibonigo de la media kvalito de Pekino. Samtempe kun tio, en la daŭro de olimpikoj, la normo de la menciitaj kvar poluciaĵoj atingos la ŝtatan normon kaj la gvidan indicon de Monda Organizo pri Sano, tio signifas, ke Pekino havigos al Pekinaj Olimpikoj bonkvalitan aeron. S-ro Zhang Lijun, vicestro de la ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio, konigis, ke post klopodado en pluraj jaroj, la antaŭaj du promesoj jam realiĝis. Li diris:

"En Pekino jam fondiĝis relative perfekta monitora sistemo de aero kaj medio. Nuntempe la ellasa kvanto de karbona monoksido, sulfura dioksido kaj nitrogena dioksido jam atingis la normon, ankaŭ la kvanto de enspireblaj grajnetoj multe malpliiĝis. La nombro de serenaj tagoj en Pekino atingis 246, sed en la jaro 1998, estis nur 100 serenaj tagoj."

Por pli frue realigi la trian promeson al olimpikoj, Pekino faras la komunan agadon kune kun la ĉirkaŭaj regionoj por sinteze jungi la aeran polucion, sekve la ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio kune kun Pekino kaj aliaj 5 menciitaj lokoj ellaboris garantiajn rimedojn. S-ro Zhang Lijun konigis, ke la garantiaj rimedoj konsistas el du flankoj: 1. Antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, la 6 lokoj finos la jungadon de entreprenoj de konstruaj materialoj, cemento, kemia industrio, ferŝtala industrio kaj aliaj kaj plenumos reguligadon de la industria strukturo. 2. En la daŭro de olimpikoj, Pekino, Tianjin kaj iuj regionoj de la provinco Hebei prenos rimedojn por ĉesigi aŭ limigi produktadon de iuj entreprenoj, kaj la konvena limigo estos efektivigata ankaŭ en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj la provincoj Shanxi kaj Shandong, celante realigi garantion de la aera kvalito en Pekino.

La menciitaj 6 lokoj tre atentas pri praktikado de tiuj rimedoj. Ekzemple, en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, laŭ postulo, oni devas plenumi la taskon antaŭ junio por sen-sulfurigi 15 termo-generatorarojn instalitajn en lokoj apud Pekino. S-ro Su Qing, estro de la Mediprotekta Buroo de Interna Mongolio, diris:

"Ĝis nun oni jam plenumis la sen-sulfurigan taskon al 12 termo-generatoraroj, kaj intense daŭrigas la laboron por sen-sulfurigi la lastaj tri."

Dank' al la komuna agado, ĝis la jarfino de 2007 oni jam plenumis la sen-sulfurigan taskon je 75%, granda nombro da alt-energikonsumaj kaj mult-poluciaj entreprenoj estis fermitaj, kaj iuj malnovaj aŭtobusoj kaj taksioj forĵetitaj. S-ro Zhang Lijun diris, ke ĉiuj ĉi rimedoj certe garantios la aeran kvaliton dum Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040