china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nagano energie sin preparas por torĉa stafetado
(GMT+08:00) 2008-04-24 16:55:13

La torĉa stafetado por la Pekinaj Olimpikoj en Nagano, Japanio, komenciĝos la 26-an de aprilo. La Japana Olimpika Komitato kaj koncernaj departementoj de Nagano energie faras diversajn preparojn por la torĉa stafetado.

La listo de torĉoportistoj estas jam konfirmita. Inter 80 torĉoportistoj estas Tsunekazu Takeda, prezidanto de la Japana Olimpika Komitato, vicurbestro de Nagano, lokaj eminentuloj kaj famaj sportistoj. Krome, multaj estas varbitaj el sociaj rondoj. 39 naganaj loĝantoj partoprenos la stafetadon. La plej aĝa inter la torĉoportistoj estas 76-jara Shigeji Yamagishi. En la infanaĝo li pasigis periodon da tempo en Ĉinio, tial li rigardas Ĉinion kiel la duan hejmlokon. Li esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj plene sukcesu.

La stafetado en Nagano komenciĝos matene je 30 minutoj post la 8-a horo kaj trapasos ĉefajn vojojn de Nagano. Lokaj societoj kaj lernejanoj organizos grandiozan prezentadon por bonvenigi la olimpikan torĉon. La plej okulfrapa estos la japanstila tamburado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040