china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Kevan Gosper
(GMT+08:00) 2008-04-25 12:35:20

La 23-an de aprilo en Kanbero, sinjoro Kevan Gosper, prestiĝa membro de Internacia Olimpika Komitato kaj vicprezidanto de la Kunakordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por la Pekinaj Olimpika Komitato, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris, ke ia ajn bruo ne povas kovri la olimpikan brilon.

Akceptante intervjuon de nia raportisto, Kevan Gosper diris, ke kiel aŭstraliano li estas certa, ke la stafetado de la olimpika torĉo la 24-an de aprilo en Kanbero certe sukcesos, ĉar liaj samlandanoj elkore amas la olimpikan movadon. Li diris: "Aŭstralio estas olimpika lando. Ni okazigis olimpikojn respektive en la jaro 1956 kaj 2000. La torĉa stafetado por la Atenaj Olimpikoj, 2004, atingis Aŭstralion. Niaj samlandanoj varme akceptos la torĉan stafetadon por la Pekinaj Olimpikoj."

Li esprimis, ke la kanbera polico estas sufiĉe preta por protekti la torĉan stafetadon, tial estas sensence, ke iuj amaskomunikiloj faris sensacion en la publiko pri la sekureco. Li diris: "Tiuj ĉi amaskomunikiloj havas nenion alian por fari raportadon. Mi pensas, ke estas jam tre klare pri la respondeco de la sekureca gardo. La torĉa stafetado iros en ordo."

Dum la torĉa stafetado en Londono, Parizo kaj San-Francisko pledantoj por tibeta sendependiĝo kaj aliaj fortoj faris diversajn perturbojn kaj ĝenojn sub la ŝirmado de paca protekto. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj faris grandigan raportadon pri tiuj ĉi agoj. Tiuj bruoj eble refoje aperos en Kanbero. Rilate al tiu ĉi problemo, kiel prezidanto de la Komisiono de Internacia Olimpika Komitato pri Informo, Kevan Gosper, esprimis sian starpunkton. Li diris: "Ili ne povas kovri la olimpikan brilon. La Pekinaj Olimpikoj certe estas tre ekscitaj kaj sukcesaj. Oni baldaŭ forgesos la bruojn tuj post la inaŭguro de la olimpikoj."

Kevan Gosper estis prezidanto de la Aŭstralia Olimpika Komitato kaj faris grandan meriton por la sukceso el la peticiado pri la olimpikoj, 2000. Li estas ankaŭ vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Sidnejaj Olimpikoj kaj sukcese organizis kun kolegoj la olimpikojn. Kiel vicprezidanto de la Kunakordiga Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato por la Pekinaj Olimpikoj li plene konas la pekinan preparadon kaj estas bone konata de ĉinoj. Li multe ĝojas kaj fieras, ke li povas propraokule vidi la torĉan stafetadon en sia patrolando. Li rakontis al raportisto historion de sia familio. Li diris: "Mia plijuna frato estis torĉoportisto por la olimpikoj, 1956, kaj mi partoprenis kiel sportisto la olimpikojn, tamen niaj familianoj emociiĝis pro lia sukceso multe pli ol pro la mia. Mia filo fariĝis torĉoportisto de la Atlantaj Olimpikoj, 1996, kaj mia filino estis tiu de la Sidnejaj Olimpikoj, 2000. Nia familio konsistas el torĉoportistoj. Mia patro estis akordiganto de la torĉa stafetado de la olimpikoj, 1956, dum mi estas nur ordinara olimpika sportisto."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040